Saltu al enhavo

Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

desegnaĵo tranĉis purpuran ĉielrebrilon de moskvaj fajroj per nigra fantazia bordero. Kvazaŭ per surda muro ĝi deigis senhomecon, mallumon kaj silenton for de la brilanta kaj brua centro.

Kun la kutima gesto ekkaptis la homo tenilon de alveninta tramvagono kaj ekpendis sur la piedŝtupo. La vagono akre ŝiriĝis for de la loko. Forte saltante, ŝi ekkuris antaŭen. La vojo estis malproksima. En ĉiu halto la vagonon atakis furiozanta homamaso kaj la konduktoro kriegis: «La lokoj mankas! La vagono forveturas!» Neniu eliradis. Kaj nur postlonge la homo estis levita sur la supran ŝtupeton per puŝo demalsupro. Nun malsupro estis miniatura virino kun saketo en la mano. Ŝiaj okuloj rigardis timeme.

— Vitalij! — diris al si la homo pense — Tiu virino ne eltenos ĝin! — Li provis mallevi la piedon malsupren, sed ŝi ektimigite kriis:

«Kion vi faras? Vi forpuŝos min!

Li ekrigardis ŝin super la ŝultron kaj releviĝis sur la supran ŝtupon.

— Eble telefonistino, revenanta post la vespera deĵorado. Ŝin, eble, atendas la infanoj kaj ŝi ne havas edzon!… — ial supozis li. Kaj en la sama momento ion pezan kaj doloran li eksentis en sia brusto.

Li rememoris someran nokton nemalproksime de Moskvo. Aroma kampo, iom malseka herbo, sekalo, vojeto, senbrueco… Kaj subite pikinta en la koron sopiro. Li estis revenanta de stacio la somerloĝejon. Forskuante per bastoneto kapetojn de apudvojaj cejanoj, li revis pri la baldaŭa renkonto kun la edzino. En la kapo ankoraŭ resonis la voĉoj, li sentis ankoraŭ eksciton de la pasia diskutado. Ĵus li partoprenis disputon pri metropoliteno. En liaj opinioj lin oni ne subtenis. Nun li havis grandan deziron eldiri iun penson kaj aldoni ion forgesitan kaj tre gravan. Samtempe profundo kaj mallumo de la varma nokto ensorĉadis lin ĉiam pli. La pensado estis ĉesanta kaj li vidis nur la finiĝontan kampon, transirotan ponton kaj la proksimajn dometojn. La filineto jam dormas kaj Olga preparas teon, rapidante ĝis lia alveno fini siajn mastrumaferojn. Sur la verando staras petrollampo sub verda kloŝo kaj teilaro. La etendita ĉe unu flanko tolo ne movetiĝas, tiel absolute trankvile estas hodiaŭ. En la alia flanko de l’verando estas nigra truo. Malsupre sabla vojeto zigzagas inter arbustoj kaj floraj bedoj. Se Olga estas jam preparinta la teon, ŝi eble eliris al la dormanta kampo kaj atendas lin tie, karesema, delikata kaj varma.

Sed la kampa vojeto elkuris el la sekalo kaj venigis lin al fervoja ponto. Li mem ne komprenis por kio li haltis ial sur la ponto. La relvojo estis tute senbrua. Longa vico de flavaj briletantaj fajroj estis forkuranta al horizonto. Apud la malgranda stacieto siblis unu sola lokomotivo. Per nebuliĝintaj okuloj rigardis Vitalij la tremantajn fajrojn kaj malserenaj maltrankvilaj pensoj plenigis lian kapon.

Jen li estas fininta la universitaton kaj iĝis inĝeniero. La revoj estas realiĝintaj. La elektro, kiu depost la infanaĝo allogis lian atenton, ĉesis esti iu sekreto, ŝlosita en la fabela kofro. Ĝi malfermis antaŭ li eblojn de la plej interesa kaj diversspeca laboro… Li prenis oficon en Mosĥo-