diagnozon de mia malsano. Mi citos tie ĉi nur kelkajn el la 22:
Demando | Respondo |
Ĉu vi havas infanojn? — edzinon? kiom? | Tri — unu. |
Ĉu vi bone dormas nokte? | Se nenio min mordas. |
Ĉu vi estas nervulo? | Mia edzino diagnozis, ke jes. |
Ĉu vi nokte ronkas? | Miaj najbaroj certigas, ke — jes. |
Ĉu vi estas katoliko, luterano, ahometano aŭ cigano? | Poeto. |
Ĉu vi promesas obei ĉiujn »kuracordonojn«? | Jes… k. t. p. |
Fininte mian ŝvitlaboron, mi redonis ĝin al fraŭlino Y. kaj atendis…
— ?
— ?!
— Kaj nun?
— Nun vi devas supreniri »kontoron«,[1] kie oni donos al vi ĝustan (laŭmonan) ĉambron.
Oni donis al mi ĉambreton, proponinte antaŭpagi ĝin por tuta semajno.
Jam noktiĝis… Laca de vojaĝo, mi baldaŭ enlitiĝis kaj agrable ekdormis, maltrankviligata de diversaj sonĝvidaĵoj, kiuj kvazaŭ kinematografe foraperadis antaŭ miaj lacaj okuloj.
Kompreneble, ke la ĉefaj figuroj de tiu ĉi sonĝ-baleto estis — ĉiuj dumtage renkontitaj oficistinoj.
Morgaŭe mi frue vekiĝis kun forta kapdoloro, kiu estis komenco de la fatala tago.
Je la oka min ekzamenis kuracisto kaj donis al mi la »kuracord-libreton«, malfermigontan ĉiujn »san-banejojn« kaj aliajn kuracagejojn…
- ↑ Kancelarion? — E. W.