Profitante la honoran inviton de l’ Bialystoka komitato, mi veturis (des pli volonte, ke Bialystok estas mia naskurbo), por ĉeesti la unuan regionan esperantistan kongreson. Delonge mi kun granda intereso observas la laboron de la Bialystoka grupo. Kion mi vidis nun, superis ĉiujn miajn esperojn. La grupo en Bialystok dank’ al siaj du vere laboremaj kaj fervoraj gvidantoj (S-roj Ŝapiro, prezid. kaj Kurjanski, sekret.) progresas gigantpaŝe. La unua regiona vojevoda esperantista kongreso estis imponanta festo kaj laŭdatesto por ĝia komitato, kiu kune kun la urbestraro de B., tre favora al nia movado, bone konscias la rolon kaj lokon, kiujn al ili preparas la historiisto de Esperanto. Mi kore gratulas kaj deziras, ke la I-a regiona kongreso estu veksignalo por venontaj aliaj. Se ĉiu en sia hejmo faros la sian, ni eble baldaŭ ekokupos la honoran lokon en la unua vico apud aliaj (fremdlandaj) meritplenaj pioniroj de la Esperanto-movado. La lokon, kiu ja delonge devis esti — nia.
»Pola Esperantisto« Nr. 11. 1929.