(Persona travivaĵo.)
Malamikaj kanonoj tondregas. Aeroplanoj ĵetas hajlegon da gasbomboj. La aero krevas per miloj da grenadoj, kanonŝarĝoj kaj aliaj teruraĵoj de la milito. Triope ni ŝvitlaboras ĉe kanonego, forsendante rapidvagonare malamikojn en la Postmondon. Deksesjarulo, mi estas jam spertulo. La dujara laboro sur la okcidenta fronto malimpresigis min kontraŭ ĉiuj teruroj de la milito. Miaj du kolegoj, preskaŭ infanoj, morttremas ĉe ĉiu ekpafo…
Subite — infera ektondro! La tero malfermiĝas kaj mi eksentas min en ĝia interno, en profunda kavo. Nokto. Aero sufokiga. Buŝo plena de tero kaj ŝtonoj. Spiro — apenaŭa… Ĉu jam la morto?… Ne… ankoraŭ… Malrapide mi liberiĝas de la surpremanta tero, elŝprucas koton kaj ŝtonojn. En timego mi atendas. Ĉu mi tuj estos sen kapo, aŭ sen trunko? Eble sen ili ambaŭ? Super mi — kurado, ĉevalkuro, krioj — infero!… La infero palpas la vojon al mia rifuĝejo.
Mi estas sola. Miaj kamaradoj ien iel malaperis. Ĉu ilin sufokis la tero, aŭ kvaronigis la malamiko?…