nenio nova.« (Remarque.) Mia verda steleto triumfe brilas en la vestotruo. Ho, bela sonĝo de l’ homaro! kiam vi efektiviĝos?…
— — — — — — — —
P. S. Sinjoro Remarque asertas, ke en la okcidento — nenio nova… Hm… Dume la brulrestaĵoj de la lasta milito ne plenestingiĝis. Ili murmuras minace. Do, esperantistoj, rapidu samideanigi la idaron de la forbuĉitaj patriotoj.
Dum diversaj kongresoj (pacifistaj, socialistaj k. t. p.) sentiĝas ofte, ke ne ĉiam sufiĉas belaj vortoj kie necesa estas — la ago. Dum niaj universalaj kongresoj, precipe dum la budapeŝta XXI., kiu longe restos agrabla rememoro, sentiĝis en paroladoj de esperantistoj kaj de registaraj reprezentantoj — forta fido je nia apostola destino. Oni aŭdis, ke esperantistoj estos la avangardo de l’ finfina venkiro al la eterna beno.
Oni fidas, oni esperas. Ni ne forgesu tion! Nobleco devigas. Kaj kiam venos la ora tempo de l’ efektiviĝo de la bela sonĝo, la feliĉa homaro diros al la verdstelana avangardo:
— Vi ne trompis niajn esperojn.
»Pola Esperantisto«, Nr. 8—9., 1929.