Saltu al enhavo

Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/231

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
(AL LA XIX. UN. KONG. DE ESP-O.)

Estis tempo, kiam la solenan agordon de l’ universalaj esperantistaj kongresoj trairadis iu grinco, la entuziasmon de l’ kongresanaro malvarmigadis ies malnobla subtera Herostrata laboro…

Estis tempo, kiam la esperantistan rondon familian skuadis bruemuloj — ventoj; kaj de la bela »arbo« faladis branĉoj, velkadis floroj kaj perdiĝadis aromoj.

Estis tempo, kiam tremis la fundamento kaj en korojn de la »pacaj batalantoj« enŝteliĝadis dubo: oni perdadis fidon je la fina venko de nia ideo.

Ne forpasis ankoraŭ la tempo, kiam meze de la homaro regas kaj malpacigas la ŝovinismo, ĉu religia, ĉu genta, altigante la baron »inter la popoloj dividitaj« kaj retenante la regulan evolucion de l’ homaranismo.

Sed kiam la okuloj rigardas la kongresanaron de la XIX. kiam la oreloj aŭdas kaj la koro trasentas ilin — levas sin kvazaŭ iu aŭguro, ke estos la tempo, kiam en la malluma subtero ĉesos ĉia pereiga laboro, kaj »la bela sonĝo de l’ homaro«, pri kiu ni tiel sopire kantas en nia himno, efekliviĝos — por ekĝojigi la Spiriton de tiu, kiu frue, bedaŭrinde, tro frue forlasis niajn vicojn.

Do, ne perdu ni la esperon kaj fidon, iru ni la