de D-ro Feliks Zamenhof dum ferma kunsido de la 21-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto la 9-an de aŭgusto 1929.
Karaj ĉeestantoj,
se mi diras ke la 21-a mondkongreso de Esperanto en Budapest estis bona, bela kaj efika, mi diros al vi nenion novan. Tion vi aŭdis multfoje dum la kongresa semajno. Pli elokvente kaj pli precize elparolis tie ĉi S-ro prezidanto kaj aliaj. Kiom agrable estis antaŭ 8 tagoj renkontiĝi kun amikoj malnovaj kaj novaj, refreŝigi rememorojn de kune travivitaj tagoj, eksenti sin denove ano de la granda esperantista familio, ekster ĉiuj klopodoj, ĉu politikaj, ĉu religiaj — tiom mialagrable estas adiaŭi.
Kiu diras, ke sufiĉas unu kongreso por 2 jaroj, tiu eraras multe. (Granda aplaŭdo.) Por nia movado la mondkongreso estas kvazaŭ anima ĝuo por ni ĉiuj, ĉar ĉiuj kongresoj estas vere sorĉmagiaj. Ili elŝiras malsanan semon, kiun plantis en ni la satano. Ili estas riĉaj je plej diversaj impresoj. Ili nobligas nin, kaj ĉar la nobleco devigas, la kongresano plej ofte venas hejmen noble agordita, instigita al noblaĵoj aŭ pli vere rezista kontraŭ malnoblajoj. Bedaŭrinde la kongreso