Internacia Felikso havis nur deknaŭ jarojn, Leono apenaŭ dekdu — mi vidas ilin triope kun Majstro parolantajn, kunsonĝantajn, kunlaborantajn jam elkomence laŭ fortoj de ĉiu, ĝis fine — laŭ kreskanta talento kaj ebleco de apartaj kondiĉoj de l’ vivo — por Esperanto! Ili estis ambaŭ alkatenitaj ame al la triumfa paca batalveturilo de sia frato — jam tiam, kiam tiu veturilo estis ankoraŭ en malsupraĵo, kiam oni devis ĝin movigi per komunaj laboraj fortoŝtrecoj kaj puŝi supren!… Sed pardonu min, miaj afablaj geaŭskultantoj! Al mi ŝajnas ke mi ankoraŭ nenion diris pri… Felikso kaj Leono Zamenhofoj. Ĉar oni parolis pri ili nur kiel pri utilaj kaj valoraj kunhelpantoj de Majstro — mi ne donis al vi eksenti la individuecon de ĉiu, ekrigardi iliajn apartajn fizionomiojn. Vi vidas — tiel agas la malbona sorto de l’ steloj, kiujn kovras dum tago la lumo suna.
Sed estu ni justaj — tiu ĉi vespere rigardu ni je du elektitaj steloj de Esperantistaro. Ili meritas ke ni ilin konu speciale, aparte. Doloro estas nur en tio, ke ili ne povas nin nune aŭdi — ke eble ambaŭ, tre modestaj subiris en la teron, ne sciante, kiel ni ilin senscie tre amis kaj tre ŝatis.
Kiam mi konatiĝis unuatempe kun Felikso kaj Leono — mi vidis ilin preskaŭ ĉiam en societo de frato-Majstro. Por diferencigi ilin kaj rememorigi mi havis en mia imago du difinojn: Felikso-»nigra«, Leono-»blanka«… Nature mi ne alligas al tiuj difinoj signifojn de kontrasta valoro — mi ne levas blankecon aŭ mallevas nigrecon. Ĝi estis nur impreso de io ekstera. Felikso ŝajnis nigra kun forta malhela hararo, potenca barbo sur vizaĝo longa, impona, Leono ŝajnis blanka kun milda rideto de okuloj sur ronda ĉiam zorgeme razita vizaĝo.