ton. Kaj simile: per brilanta humoro de fabelo pri vizito de steloj sur la tero — trairas iu ombro ironia: la aŭtoro instruas nin ke steloj lumaj elmalproksime montriĝis sur la tero tre palaj lumeto idealoj falis en la vero de suna tago!
Ĉu Felikso estis nur malica gajigulo-satiristo? Tute ne! Ni aŭdas poste, ke li aranĝas komedietojn kaj deklamvesperojn, kaj precipe por infanoj, ke li plenkore amas infanojn kaj scias ilin forte amuzi.
Dua flanko de tiu ŝajne severa homo malkovriĝis al mi. Kiu amas infanojn estas homo milda — amanta la vivon — tute ne mizantropo…
La nuboj disiĝis… Ora rideto de patrino montriĝis inter la malhela barbhararo de Feliksa buŝo, en liaj versaĵoj.
Sed mi ne povas ankoraŭ fini.
Mi tute ne substrekis lian humoron kaj klaran prozon en monologo pri »Aventuroj de rusa kamparano en Germanujo«, lian kapablecon en kreado de fantomoj de l’ estonta Esperantujo, lian fervoron por ideo esperanta, lian lertecon en versfarado, ĉu en »Soldata kanto«, ĉu en »Triloj Najtingalaj«, ĉu en »Legendo« kaj »Fratamo« aŭ aliaj poemetoj. Mi korektas min, asertante vin ke en Felikso vivis ankaŭ poeto-revulo. Pruvo de tiu fakto estas la mirinde bela versaĵo sub titolo »Maj’, — printempo venas« (Malfacila sonĝo) — en ĉi tiu malgranda versaĵo kunplektis sin majstre nia sonĝo esperanta pri paco tutmonda kun simbola bildo de kontraŭa al tiu ĉi ideo la viva realeco.
Ĝisnune tiu ĉi malfacila sonĝo konstante transformiĝas en realecon…