Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
III.

La homo sidas. La homo staras. La homo iras. La homo sidas sur la seĝo. La homo sidas sur la seĝo ĉe la tablo. La homo sidas sur la seĝo ĉe la muro. La granda Teodoro sidas sur la seĝo kaj la malgranda Petro sidas sur la malgranda tablo.

Kiu sidas sur la seĝo? Johano sidas sur la seĝo. Kiu sidas sub la tablo? La malgranda Vilhelmo sidas sub la tablo.

La homo iras sur la planko. Ĉu iras la homo sur la tablo? Ne, la homo ne iras sur la tablo. Ĉu iras la homo sur la seĝo? Ne, la homo ne iras sur la seĝo. Ĉu iras la homo sur la planko ? Jes, la homo iras sur la planko.

La homo staras sur la planko. La homo staras ĉe la muro. La homo staras sur la planko ĉe la tablo. La homo staras sur la planko ĉe la muro.

Jen — kreto. La kreto — blanka. La kreto estas blanka. La papero estas blanka. La libro estas malgranda. La kajero estas granda.

Sur la tablo estas kajero, sur la seĝo ne estas kajero.

Jen estas tabulo. La tabulo estas nigra.

La homo skribas sur la tabulo. La homo skribas sur la tabulo per kreto. La homo skribas sur la nigra tabulo per la blanka kreto.

Jen estas gazeto. Jen pola gazeto. Jen germana gazeto. Kia gazeto estas sur la tablo ? Sur la tablo estas franca gazeto.

Kia gazeto estas tio? Tio estas angla gazeto. Kia gazeto estas tio? Tio estas esperanta gazeto.