Saltu al enhavo

Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
STEFANO EN SIA CAMBRO.

Stefano sidis en la ĉambro ĉe la varma forno. Li legis gazeton esperantan. Li legis la „Heroldon de Esperanto”. Ĉe Stefano sidis la malgranda Petro. Petro multe parolis al Stefano. Stefano diris: „Mi legas kaj vi parolas. Nebone, mia Petro”. Petro ne parolis.

En la ĉambro estas varme. Stefano sidas kaj legas la belan gazeton. Ĉe li sidas la malgranda bona Petro. Al Stefano estas bone.

Demandoj: Kiu sidis en la ĉambro? Kion li faris ? Kiu sidis ĉe li ? Kion diris Stefano al Petro ? Ĉu estis bone al Stefano ?

metas, ĝi, nun, antaŭe, nenio, neniu

forno, karbo, ligno, hejtas, varma.

-is


IX.

Kiam estas varme en la Ĉambro? Kiam la forno estas varma, estas varme ankaŭ en la Ĉambro. Kiam la virino ne hejtas la fornon, ĝi (la forno) ne estas varma, ĝi estas malvarma.

Kiam estas malvarme ? Vintre (en vintro) estas malvarme. Kiam estas varme ? Somere (en somero) estas varme. Ĉu oni hejtas (la homoj hej-