Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Li ne havis forton plu. La knabo estis laca. La knabo ne skribis plu. Li ripozis (nenion faris).

Kion faras la homo, kiam li ripozas ? Kiam la homo ripozas, li sidas, kuŝas aŭ promenas (iras ekstere). La homo promenas ekstere. Oni promenas en la ĝardeno, ĉar tie estas multaj arboj.

(De kio estas la ligno ? La ligno estas de l‘arboj).

En la ĝardeno staras benkoj. Sur la benkoj sidas homoj kaj ripozas.

Okulo. Kiam la homo kuŝas en la lito kaj fermas la okulojn, li dormas. Kion faras la homo per la okuloj ? La homo vidas per la okuloj. Ĉu oni vidas, kiam oni dormas ? Ne, oni ne vidas, kiam oni dormas. Kiam oni dormas ? Oni dormas nokte (en nokto). Ĉu oni dormas tage (en tago) ? Ne, oni ne dormas tage. Kiam dormas la homo tage ? Kiam li estas laca aŭ malsana, li dormas ankaŭ tage.

La homo staras antaŭ la tablo. La benko staras post (malantaŭ) la tablo.

Nuna tago — hodiaŭ, antaŭ hodiaŭatago -hieraŭ post hodiaŭa tago — morgaŭ.

Kie estas la tablo ? La tablo estas en la ĉambro. Kie estas la ĉambro ? La ĉambro estas en la domo.


KAROLO EN LA ĜARDENO.

Karolo venis hejmen (al sia domo), manĝis kaj trinkis. Li prenis libron kaj iris en la ĝardenon. Tie li sidis sur benko, kiu staris sub granda arbo. Karolo malfermis la libron kaj legis belan fabelon Karolo