Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pordon. Li ekstaris, malfermis la pordon kaj ekvidis malriĉulon.
Li enirigis la malriĉulon, kiu rakontis: „En mia hejmo estas malvarme kaj mi ne havas monon por aĉeti lignon kaj panon por la majsataj infanoj.”
Lazaro diris: „Mi ankaŭ estas malriĉa, sed tie loĝas riĉulo, kiu estas kompatema homo.”
Ili iris kune al la loĝejo de la riĉulo. Lazaro frapis sur la pordon.
„Kiu estas tie?” demandis la riĉulo.
„Mi — Lazaro !” estis la respondo.
Kiam la riĉulo ekaŭdis, ke Lazaro alvenis, li malfermis la pordon.
„Por kio vi staras ekstere? demandis la riĉulo, ĉi tie estas malvarme kaj mi tremas pro malvarmo.”
Lazaro respondis: „Vi tremas pro malvarmo nur unu momenton kaj tiu ĉi malriĉulo havas malgrandajn infanojn, sed li ne havas lignon kaj panon por varmigi kaj satigi ilin, kaj ili tremas ĉiam pro malvarmo kaj malsato.
La riĉulo kompatis la malriĉulon kaj donis al li monon. La malriĉulo aĉetis lignon kaj panon kaj revenis kontenta hejmen.

Demandoj kaj respondoj!

riĉa, pagas, mono, aĉetas, vendas, kara, frapas, tremas, kompatas, subite.

-i