Saltu al enhavo

Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA GRANDA MUZIKISTO.

Foje faris Beethoven piede parton de l’vojiro por ŝpari monon.
Iun posttagmezon, li haltis antaŭ malgranda kaj malnova dometo kaj petis gastamon, ĉar ankoraŭ kelke da mejloj li devis marŝi antaŭ ol alveni ĝis Vieno kaj tiun vesperon liaj fortoj ne permesis al li daŭrigi la vojaĝon.
Oni akceptis lin kune kun la familio, li vespermanĝis kaj poste sur la seĝegon de la familiestro li eksidis antaŭ la fajro.
Tuj kiam la manĝotablo estis formetita, malnovan fortepianon malfermis la mastro, kaj muzikilon alpendigitan al la muro prenis ĉiu el la filoj dum la patrino kaj ŝia filino sin okupis per la mastraĵlaboro.
La patro donis la agordon kaj la kvar muzikantoj komencis ludi
Verŝajne la muziko, kiun ili ludis, multe interesis ilin, ĉar korpe kaj anime ili sin dediĉis al ĝi» la virinoj ĉesis momente la laboron por aŭskulti kaj sur iliaj vizaĝoj oni rimarkis kvietan kortuŝecon.
Je tio, kio okazis, ne povis partopreni Beethoven, ĉar eĉ unu noton li ne aŭdis.
Kiam ili estis finintaj, kun varma kortuŝeco ili premis al si reciproke la manojn, kvazaŭ ili volis komuniki unu al alia la feliĉan impreson, kiun ili estis sentintaj kaj la fraŭlino enĵetis sin plorante en la brakojn de sia patrino.
Fine post mallonga interparolado, ili reprenis la muzikilojn. Ili rekomencis, tiun fojon ilia entu-