Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĜOJEGE NI NAĜU.


Kun ĝojo ni naĝu de l’vivo sur ondo.

Kun ĝojo ni naĝu kaj ridu,

Se bruas sovaĝe la akvoj en rondo,

Ni nubojn la nigrajn ne vidu!


Forlasu ni plendojn kaj la ŝanceliĝon

Ni levu la frunton fiere!

Ni flugu anonci la sunan leviĝon,

Anonci al homoj de amo naskiĝon,

Ĝojege ni flugu espere!


Gojege, ĝojege!... Jen sonas ekkrio

En ĝoja la bru’ de spirita ebrio!

Ĝojege!... Sed kial la larm’ en okulo?

Kaj kial, ho, kial la frunt en nebulo ?...

La ĝoj, kiu brilas en niaj nun koroj

Similas al roz‘ inter dornoj — doloroj.


Kaj kie feliĉo?... Gin serĉas ni vane:

En tombon gi iros kun ni akompane.

Ho, kiam en flora ornamo gi gvidos

Liberan homaron — ni ĝin jam ne vidos.

A. Niemojewski trad. Br. Kuhl