EUGEN WÜSTER
ENCIKLOPEDIA VORTARO ESPERANTA-GERMANA KUN SPECIALA ELMONTRO DE LA ZAMENHOFA LINGVUZO
La giganta verko aperas en 7 sinsekvaj partoj Ĉiu parto ampleksas 160 riĉenhavajn paĝojn, presitajn sur senligna papero (formato: 17x25 cm)
Unua parto: Antaŭparolo. Aranĝo de la vortaro (A: Signoj, B: Mallongigoj, C: Ĝeneralaj informoj). La vortaro (ĉefa alfabeta parto):
Literoj A—C (ĉerizo) Rm. 15.—
Dua parto: Esperantologiaj principoj A—C. La vortaro: Literoj C
(ĉerko) —F (folio) Rm. 15.—
Tria parto: Esperantologiaj principoj C—E (fino). La vortaro: Literoj
F (folio) —I (iri) Rm. 15.—
Kvara parto: La vortaro: Literoj I (iri) — K.
Kvina parto k. c. en preparo
Ĉi tiu scienca verko estas la rezultato de treege konscienca kaj
diligenta laborado vere mirinda. Ĉiuj vortoj, kiujn uzis Zamenhof (kaj
aliaj bonaj autoroj), ĉu radikoj, ĉu kunmetitaj vortoj, sin trovas en ĉi
tiu vortaro. Ĝi estas tre detala, plej subtila analizado de ĉiu esperanta radiko kaj de ĉiu ebla devenaĵo au kunmetaĵo kun la koncerna
radikvorto. Zamenhof-aj frazoj ilustras la uzadon. Krom la germana
traduko estas donita ankaŭ Esperantaj sinonimoj samsignifaj kaj
similsignifaj. Do ankaŭ sen sciado de la germana lingvo oni povas
profiti tiun vortaron plej plenan. Esperantisto, kiu volas profunde kaj
funde sciadi Esperanton, ne povos ne demandi la konsilojn de Wüster,
ĉar li kolektis en sia vortaro ĉion, kion skribis Zamenhof. Ĝi estas
bazo por la laboroj de la ,Lingva Komitato‘ kaj ĉiuj similaj institucioj
venontaj, bazo por ĉia lingva analizo, bazo por ĉiuspeca teknika
vortaro, bazo por ĉia scienca laboro.
Postulu specialan prospekton kun specimenaj kolonoj pri la verko
FERDINAND HIRT & SOHN, ESPERANTO-FAKO, LEIPZIG