Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

mem, ke mi ne estas multege instruita lingvisto, ke mi estas tute senmerita kaj ne konata en la mondo. Mi scias, ke mia konfeso malvarmigos multajn рог la afero, sed mi volas, ke oni juĝu ne l' aŭtoron, sed la verkon. Se la verko estas bona, prenu ĝin; se ĝi estas malbona — ĵetu ĝin. Per kia vojo mi venis al la kreo de mia lingvo kaj laŭ kiaj metodoj mi laboris, — mi ankoraŭ parolos, sed en unu de la venontaj kajeroj; ĉar laŭ mi tiu ĉi demando estas por la publiko sen signifo; por la mondo estas gravaj sole la rezultatoj.

b) Aliaj ekbrilis per senfinaj filozofadoj kaj skribis instruitajn artikulojn, tute ne pensinte kaj ne demandinte sin, ĉu ili parolas logike kaj afertuŝante. Anstataŭ provi praktike (kion fari estas tre facile), ĉu la lingvo, proponita de mi, taŭgas por internacia kompreniĝo, ĉu ĝi efektive al ĉiu donas la eblon esti komprenata de personoj alinaciaj, — ili parolis pri la fiziologio kaj historio de l' lingvoj vivaj; anstataŭ provi per ilia propra orelo, ĉu mia lingvo estas bonsona aŭ ne, — ili teorie pa­rolis pri leĝoj de bonsoneco; anstataŭ analizi, ĉu mi bone kreis la vortaron kaj ĉu oni ne povus fari ĝin ankoraŭ pli komprenebla kaj pli praktika, ili diris, ke la vortaro devas esti farita el radikoj Sanskritaj aŭ el vortoj, prenitaj mikse el ĉiuj lingvoj de l' mondo. (La lingvo multe per tio ĉi perdus, fariĝinte tute ne komprenebla; sed kion ĝi gajnus, esceptinte la sennecesan instruitan eksteron? tion ĉi ili tute forgesis sin demandi.)

c) Aliaj skribis kritikon pri mia afero, eĉ ne leginte bone mian malgrandan broŝuron kaj eĉ ne