Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

plej genia kaj multe pli instruita ol mi. Tial mi ne donis ankoraŭ al mia lingvo la finan formon; mi ne parolas: „jen la lingvo estas kreita kaj preta, tiel mi volas, tia ĝi estu kaj tia ĝi restu!“ Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de l' mondo. Mi ne volas esti kreinto de l' lingvo, mi volas nur esti iniciatorо. Tio ĉi estu ankaŭ respondo al tiuj amikoj de l' lingvo internacia, kiuj estas neatendemaj kaj volus jam vidi librojn kaj gazetojn en la lingvo internacia, plenajn vortarojn, vortarojn nacia-internaciajn kaj cetere. Ne malfacile estus por mi kontentigi tiujn ĉi amikojn; sed ili ne forgesu, ke tio ĉi estus danĝera por la afero mem, kiu estas tiel grava, ke estus nepardoneble faradi laŭ la propra decido de unu homo. Mi ne povas diri, ke la lingvo estas preta, ĝis ĝi estos trairinta la juĝon de l' publiko. Unu jaro ne estas eterno, kaj tamen tiu ĉi jaro estas tre grava рог l' afero. Tiel ankaŭ mi ne povas fari iajn ŝanĝojn en la lingvo tuj post la ricevo de la konsiloj, se tiuj ĉi konsiloj eĉ estus la plej seneraraj kaj venus de la plej kompetentaj personoj. En la daŭro de la tuta jaro 1888 la lingvo restos tute sen ŝanĝo; sed kian la jaro estos finita, tian ĉiuj necesaj ŝanĝoj, antaŭe analizitaj kaj provitaj, estos publikigitaj, la lingvo ricevos la finan formon, kaj tian komencos ĝia plena funkciado. Juĝante laŭ la konsiloj, kiuj estas senditaj al mi ĝis hodiaŭ, mi pensas, ke la lingvo kredeble estos ŝanĝita tre malmulte, ĉar la plej granda parto de tiuj konsiloj estas ne praktika kaj kaŭzita de ne sufiĉa pripensado kaj provado de l' afero; sed diri, ke la lingvo