Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

sole 4 monatojn, kaj tio, kio estas neebla por unu persono, estas ludilo por grupo da personoj.

Al ĉiuj amikoj de l' lingvo internacia mi ripetas ankoraŭ mian peton: ne forgesu la promesojn kaj kolektu ilin kie kaj kiom vi povas. Multaj pensas, ke ili ne devas sendi promeson, ĉаг „la aŭtoro eĉ scias, ke ili ellernos aŭ jam ellernis la lingvon"! Sed la promeso estas necesa ne por mi, sed por la statistiko. Se iu eĉ skribis al mi kelkajn leterojn en la lingvo internacia, mi ne povas lin nomi internaciisto, ĝis li ne sendis al mi sian promeson. Ne diru, ke de unu aŭ kelkaj promesoj la grandega nombro ne pleniĝos: ĉiu maro estas kreita de apartaj gutoj, kaj la plej granda nombro devas kaj povas esti ricevita el apartaj unuoj. Memoru, ke se eĉ la esperata nombro estas ne ri­cevota, vi nenion perdas, sendante la promeson.


III.

La venontajn apartajn pecojn mi donas, ke la lernantoj povu ripeti praktike la regulojn de l' gramatiko internacia kaj kompreni bone la signifon kaj la uzon de l' sufiksoj kaj prefiksoj.

1.

Amik,o ven,is (= unu el la amik,o,j ven,is). — La amik,o ven,is (= la kon,at,a amik,o, aŭ la amik,o, kiu,n oni atend,is). — Don,u al mi libr,o,n. — Don,u al mi la libr,o,n, kiu,n vi promes,is al mi. — Tiu ĉi ĝarden,o est,as am,at,a lok,o de bird,o,j. —