Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

adverb,o,j ne hav,as konstant,a,n fin,iĝ,o,n kaj aparten,as al la vort,o,j simpl,a,j — Li est,as sever,a juĝ,ant,o, li juĝ,as sever,e, sed just,e. — Nun est,as varm,e, sed la nokt,o kred,ebl,e est,os tre mal,varm,a.—Li est,as tre riĉ,a, kaj li don,is al la mal,feliĉ,ul,o tro mal,mult,e, ĉar li est,as kon,at,a avar,ul,o. — Kun tiu paper,о mi ek,ir,is per grand,a,j paŝ,o,j al la komerc,ist,o; sed antaŭ la magazen,o mi renkont,is kaleŝ,o,n, en kiu sid,is riĉ,e vest,it,a sinjor,o. El,ir,int,e el la kaleŝ,о kaj for,ĵet,int,e la pec,o,n da cigar,o, kiu,n li est,is ten,int,a inter la fingr,o,j, li ek,rigard,is mi,n tra si,a,j blu,a,j okul,vitr,o,j kaj dir,is sen ia antaŭ,parol,o : „ne, por vi mi,a magazen,o est,as ferm,it,a, pro la mal,bon,a,j sci,ig,aĵ,o,j, kiu,j,n mi ricev,is pri vi de hom,o,j kredind,a,j, — Mi el,trink,is tut,a,n botel,o,n da vin,o, kvankam ĝi ne tre plaĉ,is al mi, ĉar la vin,o est,is bon,a, sed la botel,о est,is de brand,o. — Oni dir,as, ke vi gajn,is la grand,a,n gajn,o,n; se tio ĉi est,as ver,a, mi vi,n gratul,as. — Li dir,as, ke mi est,us pli feliĉa, se mi est,us pli diligent,a. — La mastr,o dir,is, ke mi for,ir,u, ĉar se ne — li mi,n el,pel,os per la hund,o,j. — Ho, kiel mi est,as lac,a! — Fi, kia mal,konven,a esprim,o! - Hura! viv,u la reĝ,o!


7.


Vort,o,j kun,met,it,a,j est,as kre,at,aj per simpl,a kun,lig,ad,o de simpl,a,j vort,o,j; pren,at,a,j est,as ordinar,e la pura,j radik,o,j, sed, se la bon,son,ec,o aŭ la klar,ec,o pustul,as, oni pov,as ankaŭ pren,i la tut,a,n vort,o,n, t. e. la radik,o,n kun,e kun la fin,iĝ,o. — La lingv,o inter,naci,a esper,as far,iĝ,i ian lingv,o tut-