Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

frat,о), obe,i la patr,o,n (anstataŭ: al la patr,o), rid,i li,a,n mal,saĝ,ec,o,n (anstataŭ: je li,a mal,saĝ,ec,o), plor,i la perd,o,n (anstataŭ: pro la perd,o)? Jes: ĉar se la senc,о ne montr,as klar,e, kia,n prepozici,o,n ni dev,as uz,i, ni ĉian pov,as uz,i la vort,o,n „je“, aŭ la akuzativ,o,n sen prepozici,o.


9.


Li,a mal,ben,ad,о ne ĉes,as; sed nenia el li,a,j mal,ben,o,j pov,as mi,n iom mal,help,i. La hieraŭ,a du,hor,a paf,ad,o ne est,is por mi tiel terur,a, kiel la du paf,o,j, kiu,j,n mi aŭd,is hodiaŭ. — Li kur,is sur la kamp,o,n. — Li kur,ad,is gis li fal,is. — La lav,ist,in,o al,port,is mi,a,n tol,aĵ,o,n: ĉemiz,o,j,n, kol,um,o,j,n, man,um,o,j,n kaj viŝ,il,o,j,n (oni nom,as ĝi,n tol,aĵ,o, kvankam ne ĉio est,as far,it,a el tol,o.— Anstataŭ vin,o li en,verŝ,is en mi,a,n glas,o,n ia,n mal,agrabl,a,n acid,aĵ,o,n, kaj tiu,n ĉi mal,klar,a,n fluid,aĵ,o,n li dev,ig,is mi,n el,trink,i. — Ne ĉia bel,aĵ,o est,as util,a. — En la angul,o kuŝ,is amas,o da mal,nov,a fer,aĵ,o. Sinjor,o N. est,as senat,a,n,o. — La vilaĝ,a,n,о vend,is al la komerc,ist,o cent,o,n da ov,o,j, — La nombr,o da krist,an,o,j est,as pli grand,a, ol la nombr,o da mahomet,an,o,j. — Ne ĉiu rus,uj,an,o est,as rus,o. — Mi est,as vi,a kun,land,an,o, ĉar mi ankaŭ est,as ital,uj,an,o. - Ili venk,os, ĉar ili,a milit,ist,ar,o est,as glor,a pro si,a disciplin,o. — La har,ar,o de,fal,is de li,a kap,o, kaj mi vid,is grand,a,n sen,har,aĵ,o,n, kiu,n li pro mal,ver,a hont,o ĉian tiel zorg,e kaŝ,is.