Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ANTAŬPAROLO

El,ir,ant,e ankoraŭ unu foj,o,n antaŭ la estim,at,a publik,o, mi sent,as la dev,o,n antaŭ ĉio dank,i la leg,ant,a,n publik,o,n por la viv,a kun,sent,o, kiu,n ĝi montr,is por mi,a afer,o. La mult,a,j promes,o,j, kiu,j,n mi ricev,as, kaj el kiuj tre grand,a part,о est,as sub,skrib,it,a "sen,kondiĉ,e", la leter,oj kun kuraĝ,ig,oj aŭ konsil,o,j - ĉio tio ĉi montr,as al mi, ke mi,a profund,a kred,o je la hom,ar,o mi,n ne tromp,is. La bon,a geni,o de l’hom,ar,о vek,iĝ,is: de ĉiu,j flank,o,j al la labor,о ĉiu,hom,a ven,as amas,oj, kiu,j ordinar,e est,as tiel mal,diligent,aj por ĉia nov,a afer,o; jun,a,j kaj maljun,aj, vir,o,j kaj vir,in,o,j—rapid,as port,i ili,a,n ŝton,o,n por la grand,a, grav,a kaj util,eg,a konstru,o. Viv,u l’hom,ar,o, viv,u la frat,ec,o de l’popol,o,j, viv,u etern,e!

En mi,a unu,a verk,o mi dir,is, ke mi,a,n labor,o,n mi prezent,as je l’temp,о de unu jar,o al la juĝ,о de l’tut,a mond,o; kian pas,us la jar,o, mi intenc,is el,don,i libr,et,o,n, en kiu est,us analiz,it,a,j ĉiuj pens,oj esprim,it,a,j de l’publik,o, kaj uz,int,e tiu,j,n, kiu,j efektiv,e est,us bon,aj, mi don,us al la lingv,o la fin,a,n form,o,n, kaj post tio ĉi oni jam pov,us komenc,i la eldon,o,n de plen,a,j ѵоrt,ar,о,j, libr,oj, gazet,o,j kaj co-