Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

est,as tio sam,a, kio „je“ inter la prepozici,o,j, aŭ „um“ inter la sufiks,o,j. — Met,u la man,o,n sur la kor,o,n. — La ŝtel,ist,o,n oni met,is en mal,liber,ej,o,n (se ni dir,us „oni li,n sid,ig,is“, tio ĉi est,us ne ver,e, ĉar neniu li,n tie sid,ig,is). — Met,u la ĉapel,o,n sur la kap,o,n.— La leter,o,n mi adres,is: al li,a moŝt,о sinjor,o N. en N. N. — Vi,a baron,a moŝto, help,u mi,n en mi,a mizer,o! — Por est,i feliĉ,a, oni dev,as est,i antaŭ ĉio kontent,a je si,a sort,o. — Mi ir,is en la teatr,o,n, por aŭd,i la glor,a,n kant,ist,o,n.

──────────
17.
LA OMBRO.
(mirrakonto de Andersen’.)

En la varmegaj landoj la suno radias alian varmegon, ol ĉe ni. La homoj ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj la brula suno faras el ili negrojn. Sed ĝi estis nur la simple varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj malvarmaj. Li pensis ke li tie povos ankaŭ promenadi en la stratoj, kiel en lia patrujo, sed tion ĉi li devis baldaŭ malkutimi. Li kaj ĉiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en la domo. La kovriloj de l' fenestroj kaj la pordoj restis fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo dormas, aŭ ke neniu estas en la domo. La mallarĝa strato,