Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

di en la antaŭĉambron. Tie ĉi ne estis lumo, tie ĉi estis io kiel duonlumo; sed granda nombro da ĉambroj tie estis unu post la alia, kaj tra iliaj malfermitaj pordoj oni povis ilin vidi ĉiujn. Tie jam estis tre lume, la grandega forto de l' maro de lumo min certe mortigus, se mi alirus proksime al la fraŭlino; sed mi estis prudenta, mi ne rapidis, kaj tio ĉi estis bona!“

„Kaj kion vi tie vidis, mia kara?" demandis la instruitulo.

„Mi vidis ĉion, kaj mi ĝin rakontos al vi; sed… ĝi ne estas fiereco de mia flanko, tamen… kiel homo libera, kaj ĉe mia instruiteco, ne parolante jam pri mia bona situacio kaj riĉeco… mi kore dezirus, ke vi parolu al mi ne „mia kara“, sed „sin­joro"!

„Pardonu, sinjoro!" diris la instruitulo, „ĝi estas ne detruebla malnova kutimo! Vi estas tute prava, kaj de nun mi jam memoros. Sed rakontu al mi, sinjoro. ĉion, kion vi vidis! "

„Ĉion!“ diris la ombro, „ĉar mi ĉion vidis kaj ĉion scias!"

„Kian vidaĵon havis la ĉambroj internaj ?" de­mandis la instruitulo. „Ĉu tie estis kiel en la freŝa arbaro? ĉu tie estis kiel en sankta preĝejo? ĉu la ĉambroj estis kiel stela ĉielo, kian oni staras sur altaj montoj?"

„Ĉio tie estis!" diris la ombro „Mi ja ne tu­te eniris, mi restis en la antaŭa ĉambro, en la duonlumo, sed tiu loko estis tre bona, mi ĉion vidis,