Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kiu la malsano estis tio, ke ŝi tro bone vidis, kaj tio ĉi estas tre danĝere.

Ŝi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono, ol ĉiuj ceteraj. „Li tien ĉi venis, рог гаpidigi la kreskon de sia barbo, tiel oni diras, sed mi bone vidas la efektivan kaŭzon de lia veno, — li ne havas ombron“.

Ŝi ricevis grandan sciemon, kaj tial ŝi sur la promenejo tuj komencis paroladon kun la alilanda sinjoro. Estante reĝidino, ŝi ne bezonis fari grandan ceremonion kaj tial ŝi diris: „Via malsano estas tio, ke vi ne havas ombron“.

„Via reĝida moŝto jam komencis tute saniĝi!“ respondis la ombro. „Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita; vi saniĝis: mi havas ombron tute neordinaran. Ĉu vi ne vidas la personon, kiu min ĉian akompanas? Aliaj homoj havas ombron ordinaran, sed mi ne amas aferojn ordinarajn. Kiel oni la vestojn de siaj servantoj faras el pli bona ŝtofo, ol oni portas mem, tiel mi donis al mia ombro la formon de homo, kaj, kiel vi vidas, mi eĉ donis al ĝi apartan ombron. Tio ĉi estas vere io tre mul­tekosta, sed mi amas vivi alie ol ĉiuj!"

„Kiel!“ pensis la reĝidino, „ĉu mi efektive saniĝis? Tiu ĉi banejo estas vere por mia malsano la plej helpa! La akvo en nia tempo havas tre mirajn fortojn. Sed tamen mi ne forveturos el la banejo, ĉar nun tie ĉi nur fariĝas interese. La alilandulo tre plaĉas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, ĉar tian li forveturos.“

Je l' vespero en la granda salono de baloj dancis la reĝidino kun la ombro. Ŝi estis facila, sed