Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Vivu, floru nia regno
Kaj regnestro nia!
Kaj amikoj mecenataj,
Protegantoj estimataj
De l' akademio.

***


Vivu ĉiuj la knabinoj
Belaj kaj hontemaj!
Vivu ankaŭ la virinoj,
Amikinoj kaj mastrinoj,
Bonaj, laboremaj.

***


Mortu, mortu, malgajeco!
Mortu la doloro!
Mortu ĉiu intriganto
Kaj malamon konservanto
Longe en la кого!

Hemza.
──────────
20.
El Hejne'

Al brusto, al mia — ha, ĝi min doloras —
Almetu maneton, amata knabino!
Vi aŭdas, ke tie meblisto laboras?
Li рог mi la ĉerkon konstruas sen fino!

***