Paĝo:Zamenhof L. L. - Dua libro de l' lingvo internacia, 1892.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Antaŭ,e ol fin,i la antaŭ,parol,o,n, mi permes,as al mi ripet,i ankoraŭ la pet,o,n, kiu,n mi jam esprim,is en mi,a unu,a verk,o: ĉiu pen,e juĝ,u la afer,o,n, propon,it,a,n de mi, kaj ĉiu montr,u al mi la erar,o,j,n kiu,j,n li trov,is en ĝi, aŭ la pli,bon,ig,o,j,n, kiuj,n li pov,as propon,i. Se la leg,ant,o ne pov,is ankoraŭ tut,e bon,e ek,kon,i mi,a,n afer,o,n el mi,a unu,a libr,et,o, tiu ĉi mi,a du,a libr,o pov,ig,os li,n post kelk,a temp,о ek,kon,i ĝi,n tut,e kaj ĉiu,flank,e. Ke mi,a afer,o ven,u al dezir,ind,a cel,o, est,as neces,e ne sol,e, ke la mond,o dir,u si,a,n juĝ.o.n pri tiu ĉi afero, sed ke mi sci,u la juĝ,o,n de l’ mond,o kaj pov,u ĝi,n uz,i por mi,a labor,o.

Dis,send,ante mi,a,n unu,a,n verk,o,n al la redakci.oj de l’ gazet,oj, mi pet,is ili,n al,send,i al mi tiun numer,o,n de l’ gazet,o, en kiu est,os kritik,o de mi,a afer,o; sed bedaŭr,ind,e tre mal,mult,aj plen,um,is mi,a,n pet,o,n, kaj sci,iĝ,i mem kie, kian kaj kio est,is parol,at,a pri mi,a afer,o, est,as роr mi tut,e ne ebl,a. Tial mi pet,as la legant,o,j,n de l’ gazet,o,j send,i al mi la numer,o,j,n, en kiu,j ili leg,is io,n pri l’ afer.o, propon,it,a de mi, kaj jam antaŭ,e mi esprim,as al ili mi,a,n kor,a,n dank,o,n. Mi pet,as ĝin ne роr mi, sed pro l’ afero.

Fin,e, antaŭ la komenc,o de mi,a inter,parol,o kun la amik,o,j de l’ lingv,o inter,naci,a, mi esprim,as ankoraŭ unu foj,o,n mi,an varm,eg,a,n dank,о,n al la publik,o роr la help,em,o, kiu,n ĝi montr,is al mi; mi esper,as, ke la kun,sent,о de l’ publik,o ne mal,varm,iĝ,os, sed konstant,e kaj sen-