Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/227

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝin al mi dum la sep tagoj de la festeno kaj trafos, tiam mi donos al vi tridek ĉemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj; 13 sed se vi ne povas diveni al mi, tiam vi donos al mi tridek ĉemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj. Kaj ili diris al li:Proponu vian enigmon, kaj ni aŭskultos. 14 Kaj li diris al ili: El manĝantaĵo devenis manĝataĵo, Kaj el fortaĵo devenis dolĉaĵo. Kaj ili ne povis solvi la enigmon dum tri tagoj. 15 En la sepa tago ili diris al la edzino de Ŝimŝon:Admonu vian edzon, ke li solvu al ni la enigmon; alie ni forbruligos per fajro vin kaj la domon de via patro. Ĉu por senhavigi nin vi invitis nin ĉi tien? 16 Tiam la edzino de Ŝimŝon ekploris antaŭ li, kaj diris:Vi nur malamas min, sed ne amas; vi proponis enigmon al la filoj de mia popolo, kaj al mi vi ne diris ĝian solvon. Kaj li diris al ŝi:Jen al miaj gepatroj mi ne diris la solvon, kaj ĉu al vi mi ĝin diru? 17 Kaj ŝi ploris antaŭ li dum la sep tagoj, kiujn daŭris ĉe ili la festeno; en la sepa tago li diris al ŝi la solvon, ĉar ŝi tre insistis. Kaj ŝi diris la solvon de la enigmo al la filoj de ŝia popolo. 18 Kaj la urbanoj diris al li en la sepa tago, antaŭ la subiro de la suno:Kio estas pli dolĉa ol mielo? kaj kio estas pli forta ol leono? Kaj li diris al ili: Se vi ne plugus per mia bovidino, Vi ne trovus la solvon de mia enigmo. 19 Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li iris en Aŝkelonon kaj mortigis tie tridek homojn kaj prenis iliajn vestojn kaj donis la kompletojn de iliaj vestoj al la solvintoj de la enigmo. Sed ekflamis lia kolero, kaj li foriris en la domon de sia patro. 20 Kaj la edzino de Ŝimŝon fariĝis edzino de lia festena kompaniulo, kiu kompaniis al li.

1 Post kelka tempo, en la tempo de rikoltado de tritiko, Ŝimŝon vizitis sian edzinon, alportante kapridon, kaj diris:Mi envenos al mia edzino en la internan ĉambron. Sed ŝia patro ne permesis al li eniri. 2 Kaj ŝia patro diris:Mi pensis, ke vi ekmalamis ŝin, kaj mi donis ŝin al via amiko. Jen ŝia pli juna fratino estas ja pli bela ol ŝi; ŝi fariĝu via, anstataŭ tiu. 3 Sed Ŝimŝon diris al ili:Ĉi tiun fojon mi estos senkulpa antaŭ la Filiŝtoj, se mi faros al ili malbonon. 4 Kaj Ŝimŝon iris, kaj kaptis tricent vulpojn kaj prenis torĉojn, kaj turnis voston al vosto kaj alligis po unu torĉo meze inter ĉiuj du vostoj. 5 Kaj li ekbruligis per fajro la torĉojn kaj pelis ilin sur la grenkampojn de la Filiŝtoj kaj forbruligis la garbojn kaj la ankoraŭ ne rikoltitan grenon kaj la vinberĝardenojn kaj la olivarbojn. 6 Kaj la Filiŝtoj diris:Kiu tion faris? Kaj oni respondis:Ŝimŝon, bofilo de la Timnaano; ĉar ĉi tiu prenis lian edzinon kaj fordonis ŝin al lia amiko. Kaj la Filiŝtoj iris kaj forbruligis per fajro ŝin kaj ŝian patron. 7 Tiam Ŝimŝon diris al ili:Se vi agas tiel, tiam mi ne ĉesos, antaŭ ol mi faros venĝon kontraŭ vi. 8 Kaj li forte batis al ili la krurojn kaj la lumbojn; poste li iris kaj ekloĝis en la fendego de la roko Etam. 9 Tiam la Filiŝtoj iris kaj stariĝis tendare en la regiono de Jehuda kaj etendiĝis ĝis Leĥi. 10 Kaj la Jehudaidoj diris:Pro kio vi eliris kontraŭ nin? Kaj ili respondis:Ni venis, por ligi Ŝimŝonon, por agi kun li, kiel li agis kun ni. 11 Tiam iris tri mil homoj el Jehuda al la fendego de la roko Etam, kaj diris al Ŝimŝon:Ĉu vi ne scias, ke la Filiŝtoj regas super ni? kion do vi faris al ni? Kaj li diris al ili:Kiel ili agis kun mi, tiel mi agis kun ili. 12 Kaj ili diris al li:Ni venis, por ligi vin, por doni vin en la manojn de la Filiŝtoj. Tiam Ŝimŝon diris al ili:Ĵuru al mi, ke vi ne mortigos min. 13 Kaj ili diris al li jene:Ne; ni nur ligos vin kaj transdonos vin en iliajn manojn, sed certe ni ne mortigos vin. Kaj ili ligis lin per du novaj ŝnuroj kaj elkondukis lin el la roko. 14 Kiam li venis al Leĥi, la Filiŝtoj ĝojkriante iris renkonte al li. Sed venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj la ŝnuroj, kiuj estis sur liaj brakoj, fariĝis kiel lino, bruligita de fajro, kaj liaj katenoj disfalis de liaj manoj. 15 Kaj li trovis freŝan makzelon de azeno, kaj li etendis sian manon kaj prenis ĝin kaj mortigis per ĝi mil homojn. 16 Kaj Ŝimŝon diris: Per makzelo de azeno grandegan amason,