Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj nur en tiuj maloftaj okazoj, kiam per la dirita sufikso ni volas esprimi ne ulon, sed aĵon, ni aldonas la sufikson «aĵ».

Respondo 50, Oficiala Gazeto, IV, 191:1, p.1

Pri la infinitivo en kelkaj specialaj okazoj Kiel ni diras «mi vidis lin sana» (= «ke li estas sana») tiel laŭ mia opinio ni povas ankaŭ diri «mi vidis lin kuri» (= «ke li kuras»), «mi aŭdis lin paroli» (= «ke li parolas»); sed la esprimojn «li faris ĉion sen ridi» aŭ «li restis du tagojn sen manĝi» mi ne konsilus al vi uzi. Prepozicion antaŭ verbo mi konsilus uzi nur en okazo de neceseco, se alie ni ne povas bone esprimi nian penson. Sed anstataŭ «sen ridi» aŭ «sen manĝi» ni povas ja tre bone diri «sen rido», «sen manĝo» aŭ «neniom ridante», «nenion manĝante».

Respondo 20, La Revuo, 1907, Junio

Pri infinitivo post verbo Mi ne tute klare komprenis la esencon de via demando. ŝajnas al mi, ke vi ne demandas pri io, sed vi simple esprimas vian opinion, ke en Esperanto oni uzas la infinitivon nur aŭ en formo de rekta komplemento (ekzemple «mi amas danci»), aŭ en formo de nerekta komplemento kun la prepozicioj «por», «antaŭ (ol) », «anstataŭ», kaj ke en ĉiuj okazoj, kiam oni bezonas uzi la infinitivon kun iu alia prepozicio, oni devas uzi anstataŭ ĝi participonsubstantivon kun prepozicio (ekzemple: «li foriris, ne preminte lian manon» aŭ «sen premado de lia mano» anstataŭ «sen premi lian manon»). Via opinio ŝajnas al mi ĝusta.

Respondo 30, La Revuo, 1908, Februaro.


————————