Paĝo:Zamenhof L. L. - Post la granda milito,1922.djvu/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
POST LA GRANDA MILITO


Terura milito ekkaptis nun preskaŭ la tutan Eŭropon. Kiam finiĝos la granda- masa reciproka buĉado, kiu tiel forte malhonoras la civilizitan mondon, kunvenos la diplomatoj kaj penos reordigi la rilatojn inter la popoloj. Al vi, al tiuj estontaj reordigantoj, mi nun min turnas.

Kiam vi kunvenos post la plej ekstermanta milito, kiun iam konis la historio, vi havos antaŭ vi eksterordinare grandan kaj gravan taskon. De vi dependos, ĉu la mondo havu de nun fortikan pacon por tre longa tempo kaj eble por ĉiam, aŭ ĉu ni havu nur kelktempan silenton, kiun baldaŭ denove interrompos diversaj eksplodoj de intergentaj bataloj aŭ eĉ novaj militoj.