Verkoj de FeZ/El la »Galerio de Zamenhofoj«

El Vikifontaro
EL LA »GALERIO DE ZAMENHOFOJ«.

Ni citas el »Galerio de Zamenhofoj« (kolektita de Edvardo Wiesenfeld, eldonita de Heroldo) la biografion de Felikso Zamenhof (ankaŭ la portreto estas prenita el tiu libreto):

VII.

Felikso estas la dua filo (la kvina infano) de Marko Zamenhof.

Li naskiĝis en jaro 1868 en Bielostoko. Kiel kvinjara knabo li transveturas Varsovion en 1873 kun siaj gepatroj kaj ekde tiam restas ĉi tie ĝis nun. Jam en sia frua juneco li evidentigas grandajn kapablojn. Dekjara knabo li eniris en la II-an Varsovian Registar-Gimnazion (la saman, kiun finis Ludoviko kaj aliaj fratoj). Poste li studas dum kelkaj jaroj en apoteko, post kio li estas akceptita en la Varsovian Universitaton, kiun li en 1893 finas kun titolo de farmaciestro. De nun li ree laboras en apoteko kaj fordonas sin plene al tiu profesio, ĉe kiu li restas ĝis nun.
En jaro 1900 li edziĝas kun fraŭlino Heleno Rittenberg. Samjare li akiras apotekon en Varsovio ĉe la plaoo de Zelazna Brama, kiu ĝis nun ekzistas sur la sama loko.

En sia juna aĝo Felikso amis la viglan vivon, ofte aranĝadis diversajn amuz-vesperojn. Bona deklamisto, li sentis ĉiam inklinon tiudirektan. Li ankaŭ verkadis proprajn originalajn poeziaĵetojn. Precipe li ŝatis la specialajn amuzojn kun infanoj, kaj ĝis nun ankoraŭ tio estas lia plej agrabla distriĝo.

Donacita per reĝisora talento, li ofte aranĝadis komedietojn kaj aliajn deklam-vesperojn. Tiucele li ofte verkadis proprajn komedietojn.

Esperanton li ekkonis tre frue kaj tre rapide ĝin eklernis. Du semajnojn post la ekscio pri ĝia ekzisto li jam verkadis. En la unuaj numeroj de »La Esperantisto« (Nürnberg) aperis lia unua verko s. t.: »Vizito de la steloj sur la Tero«. Depost tiu tempo ni vidas lin jam fervora esperantisto. Li multe helpas al sia frato Ludoviko en la ekspedo de l’ unuaj broŝuroj, poste mem okupiĝas pri la movado (ĝis nun li sufiĉe ageme partoprenas en la varsovia »Konkordo«) kaj fine multe verkis sur la literatura kampo, kio ĉe li daŭras ĝis nun. Krom siaj multaj malpligrandaj poeziaĵoj kaj versaĵoj Felikso Zamenhof (uzanta ĉiam la pseŭdonimon FeZ) verkis: »Homa doloro« (poemeto), »Aro da poeziaĵoj« inter kiuj estas rimarkinda la »interna voko«, kiu puŝadis lin, –voko, kiun multe ŝatis kaj estimis nia Majstro) k. a.

Nun s-o Felikso Zamenhof estas feliĉa »pater familias«, havas tri tre inteligentajn infanojn, okupiĝas iom pri filantropio, kaj precipe laboras en sia metio.[1]

»Heroldo de Esperanto«, 17 decembro 1933

  1. Tiu ĉi artikolo aperis dufoje: en felietono en Heroldo de E-o en 1925 kaj poste en aparta libro — E. W.