William Thomas Stead

El Vikifontaro
William Thomas Stead ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
WILLIAM THOMAS STEAD.

En la momento, kiam ni preparas la nunan numeron de nia Gazeto, la numero de la gaja maja monato, alvenas al ni sciigo pri la plej terura katastrofo de la maro. La “Titanic,” la plej granda kaj luksa ŝipo en la mondo, en sia unua vojaĝo, pereis kun si portante al la morto 1,600 el siaj 2,300 pasaĝeroj kaj maristoj. Por la Esperantistaro la katastrofo estas aparte dolora, ĉar sur la ŝipo estis W. T. Stead, unu el la vicprezidantoj de la Brita Esperantista Asocio, kaj Stead inter pli ol mil sescent kunvojaĝantoj eniris maran tombon. Tiu ĉi kruela bato de la sorto estas ankoraŭ pli terura pro sia subiteco, ĉar oni adiaŭis lin fortan kaj ĝojplenan malpli ol unu semajnon antaŭe, kaj ĝis la lasta momento komunikis kun li per senfadena telegrafo. Apenaŭ ni scias skribi tiun ĉi nekrologion kaj apenaŭ povas kredi, ke nia multestimata samideano estas ja forrabita al ni; sed vana estas la espero, ke la lasta sciigo trompas nin.

W. T. Stead naskiĝis en la jaro 1849 kaj unue laboris en la oficejo de komercisto. Dum juneco li komencis verki artikolojn por la ĵurnalo Northern Echo kaj gajnis reputacion tian, ke en lia dudekunua jaro oni elektis lin redaktoro. Poste li fariĝis redaktoro de la ĵurnalo Pall Mall Gazette, kaj en la jaro 1890 fondis la Review of Reviews revuon tre konatan de la Esperantistaro pro ĝia ĉiama fervoro por nia Afero. Kiam Esperanto alvenis en Anglujon antaŭ dek jaroj, Stead estis unu el la plej agemaj subtenantoj de la nova lingvo, kaj tuj de tiu momento li energie helpis la movadon kaj kuraĝigis la unuajn lernantojn en Anglujo. Ni tre bone memoras la tempon en la jaro 1904, kiam okazis granda kunveno en Londono por starigi nian Asocion. S-ro Stead prezidis, kaj lia tiama parolado plena je vortoj de espero kaj kuraĝo entuziasmigis ĉiujn kaj donis al ni certigon pri la ekvivo de nia Asocio kaj la sukcesa estonteco de la Movado en nia lando.

De la momento, kiam naskiĝis nia Asocio Stead neniam lasis preterpasi okazon por helpi nin. En la unua jaro de nia vivo, estis Stead, kiu senpage provizis oficejon, estis li, kiu garantiis nian financon, estis li, kiu en sia propra revuo, kaj per diversaj artikoloj ofte reklamis kaj rekomendis nin en la publika gazetaro. En la komenco li fariĝis vicprezidanto kaj ĉiujare la membroj, memorante liajn grandajn servojn, reelektis lin. Ve, ke ni devas skribi subite pri la morto de tia nekomparebla amiko!

La personeco de Stead estis altira; por ĉiu li ĉiam havis afablan vorton; al neniu li rifuzis helpon aŭ konsilon. Pro la diverseco, sentimeco, kaj neordinareco de liaj multaj skribaĵoj, malamikoj kredeble ne mankis al li, sed ĉiuj konfesos, ke li skribis, parolis kaj agis sincere kaj honeste laŭ sia konvinko. En sia profesio li estis unu el la plej eminentaj membroj, ĉion scianta, ĉion komprenanta, intima kun, Imperiestroj, Reĝoj kaj Ŝtatprezidantoj egale kun la plej malriĉaj kaj malaltrangaj personoj. Antaŭ ĉio, li estis fervora laboranto por la Mondpaco, kaj la rezultato de liaj senĉesaj klopodoj por la bono starados antaŭ ni, kiel lia monumento.

Al lia ploranta parencaro ni transdonas la konsolon kaj kondolencon, kiujn sinceraj esprimoj povas porti. Tre bone ni scias, ke la perdo, terura por ni, sendube estas por ili milfoje pli dolora. Estu komforto en la konvinko, ke li mortis pace, kaj ke tiu grandanima, varmkora kaj pia homo adiaŭis la mondon kun preĝo kaj rideto sur la lipoj.

Parolo de Carlyle pri Dante.

Multajn volumojn oni verkis kiel komentarion pri Dante kaj pri lia verko; tamen sen granda rezultato. Lia biografio estas al ni perdita kvazaŭ por ĉiam. Pri li — sensignifa, vaganta, dolorfrapita homo — oni ne atentis multe dum lia vivado; kaj la plimulto da tio, kion ni iam sciis pri li, malaperis dum la longa tempo, kiu intervenis. Jam forpasis kvin jarcentoj de tiam, kiam li ĉesigis verkadon kaj vivadon tie ĉi. Malgraŭ ĉiuj komentarioj, estas precipe per lia Verko ke ni konas lin… per lia Verko, kaj — oni povas aldoni — per tiu Portreto, kiun oni komune kredas pentrita de Giotto, kaj kiun rigardante oni perforte inklinas kredi aŭtentika, de kiu ajn pentrita. Al mi, tio estas plej kortuŝanta vizaĝo; eble la plej kortuŝanta el ĉiuj vizaĝoj, kiujn mi konas. Sola tie, ĝi vidiĝas, pentrita kvazaŭ sur malpleno, kronita de simpla laŭro; kun senmortaj malĝojo kaj doloro; kun la konata Verko, kiu ankaŭ estas senmorta — plena de signifo pri la tuta historio de Dante. Mi opinias, ke ĝi estas la plej malĝoja