Paĝo:Fervoja Esperantisto - Septembro-Oktobro 1913.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
FERVOJO BERNO-LOETSCHBERG

En Berno, oni inaŭguris la novan fervojon : Berno-Loetschberg-Simplono. Post 6 jaroj da malfacila laboro, la malfermo okazis la 15-an de Julio. Tiu linio, kiu kondukas de Ŝpico ĝis Brigo estas la unua internacia Alpfervojo tute elektrika, kun normala vojo. La firmoj Brown, Boveri kaj K-io, kaj Maŝinfabriko Orlikon apud Zuriĥo konstruis tute specialajn elektritajn lokomotivojn « forteco de 2500 ĉevaloj », kiuj devas esti kapablaj iri rapide kaj supreniri ĝis 27 %. la pejzaĝo de Ŝpico ĝis Brigo estas belega kaj sovaĝa. La pli alta stacidomo : Gopenstejn estas je 1220 m. super la maro. La tuta Berna alparo estas trapasata de la forvojo kaj la pli longa tunelo kalkulas 14 km. 605 (La Gotardtunelo kalkulas 14 km. 998 m., kaj Simplontunelo : 19803 m.)

Johano Perriard, el Berno.


LA LARĜOJ DE LA FERVOJOJ

Laŭ la vojlarĝoj (la interspacoj inter la reloj) oni klasigas la fervojojn en tri grupoj :

1) larĝaj (relinterspaco pli ol 1435 mm. ĉe rektlinia vojo) ;

2) normalvojaj (= 1435 mm.)

3) mallarĝaj (malpli ol 1435 mm.)

Kiam Stephenson konstruis por relvojoj de angla karbminejoj sian unuan lokomotivon, li devis konformigi ĝin al la estanta vojlarĝo, kiu estis 4 futoj 7 1/2 coloj laŭ angla mezuro, aŭ 1435 mm. Tiun ĉi vojlarĝon li aplikis ankaŭ al la fervojo Stockton-Darlington, la unua publika fervojo por tirado per lokomotivo. Aliaj larĝoj estis kelkfoje uzitaj sed por akiri unuecon oni ĝenerale rekonstruis la alilarĝaj relvojojn por doni al ili la Stephensonan larĝon. En Eŭropo kaj Nordameriko la plej multaj el la fervojoj nun havas tiun larĝon, kiun oni nun nomas la normala. La francaj fervojoj tamen havas larĝon de 1440 mm., sed la diferenco estas tiom malgranda kaj negrava,