Paĝo:Fervoja Esperantisto - Septembro-Oktobro 1913.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ke ĝi ne malebligas uzadon de alilandaj vagonoj. Pli ol tri kvaronoj el ĉiuj fervojoj de la mondo apartenas al tiu ĉi grupo.

« Larĝajn » relvojojn oni trovas en kelkaj landoj, kie rekta trafiko kun aliaj landoj estis neebla, aŭ kie oni pro politikaj (ekzemple milita) kaŭzoj volis malebligi uzadon de najbarlandaj fervojmaterialoj. Ekzemple en Rusujo la ĝenerala larĝo estas 1524 mm. (5 anglaj futoj) ; la hispanaj kaj portugalaj fervojoj havas larĝon de 1676 mm. (En Fervoja Esperantisto n-ro 12 estas dirite, ke la Finlandaj fervojoj estas normallarĝaj ; tio estas erare, ĉar ili apartenas al la grupo « larĝaj »).

En la tria grupo oni trovas tre multe da diferencaj mezuroj. Ekzemple oni trovas en Japanujo, Kaplando kaj ankaŭ Svedujo fervojojn kun larĝo de 1067 mm. (nomita la « Kap-larĝo »), aliloke 1050 mm. (la fervojo Bejrut-Damaskus), 1000, 871, 760, (la Bosniaj fervojoj), 750, 600 (la Décauville-vojoj), 561 kaj eĉ 457 mm.

John Lundgren,
Hedemora, Svedujo


Klavaro por telegrafo Morse.

Holandaj S-roj Van der Stadt kaj Bijstervelt el Eindhoven elpensis klavaron aplikeblan je la Morse telegrafo. La aparato konsistas el ĉirkaŭe 30 klavoj ĉiu po du signoj, kaj fermas la elektran fluon per premado de klavo. Ĉiu klavo donas sian leteron aŭ signon en Morse-skribaĵo, la signoj estas absolute korektaj kaj malbona Morse-skribaĵo ne plu bezonas ekzisti. Oni tuj povas ludi la klavaron, nur por legado oni devas scipovi la Morse alfabeton. Nature la aparato enhavas diskojn kun kontaktoj, sed tio estas la sekreto de l’ elpensintoj, kiuj jam prenis patenton.

Bal, Breda (Holando).