Paĝo:Germana Esperantisto - Oktobro 1924.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiuj ĉi fakkunsidoj publikig-is aŭ publikigos apartajn raportojn en la fakgazetoj aŭ alialoke. — Aparte menciinda estas la publika solena ĉefkunveno por komercistoj en la festsalono de la Komerca Gildo. Dro Steche faris bonegan propagandan paroladon, al kiu oni estus dezirinta pli multe da ne-esperantistaj aŭskultantoj, ol efektive ĉeestis. Cu la komercistaro de Wien efektive estas indiferenta al Esperanto? Tio estus vere bedaŭrinda pro la komereistoj mem! — Je la 8 a vespere komenciĝis la de Dro Privat anoncitaj radio-prezentaĵoj en la meza salonego. Vere ĝu- plena vespero. Wien-a radiostacio tre dankinde estis disponiginta sian sendilon al la kongreso, kaj alia radio-firmao estis pruntedoninta la ricevilon kun du g-randaj laŭtparoliloj. Reprezentantoj de diversaj nacioj aŭdigis sian voĉon, unue dirante kelkajn vortojn en sia gepatra ling-vo, poste en Esperanto. La aüskultantaro estis tute surprizata de la bonega komprenebleco de la parolantoj. Sed montriĝis klare, ke plej facile oni povis kompreni la Esperantajn vortojn. Baldaö poste la parolintoj revenis de la send-stacio kaj montris sin sur la estrado, vigle aplaŭdataj de la entuziasmiĝinta ĉe- estantaro, La ordinara programo de la Wien-a radio-stacio, prezentaĵoj de orkestro kaj de gekant- istoj, plenigis la reston de la interesega vespero.

Sabaton, la 9 an de Aügusto. — Dum la an- taütagmezo okazis fakkunvenoj kaj kunsidoj de la oficialaj institucioj de Esperanto. Posttagmeze je la 3 a granda parto de la kongresanoj ĉeestis la inaüguracion de Zamenhof-a memortabulo ĉe hotelo Hammerand en la Florianigasse. Redaktoro Schröder, prezidanto de la L.K.K., salutis sinjorinon kaj fraül- inon Zamenhof kaj ĉiujn ĉeestantajn gesamideanojn kaj poste donis la parolon al Dro Privat por la inaŭguracia parolado. En sia konata elokventa maniero Dro Privat plenumis sian taskon, menci- ante precipe la senlacan kaj homaman laboron de nia majstro kiel okulkuracisto. Por perfektiĝi en la oftalmologio (okulkuraca scienco), Zamenhof restadis dufoje en Wien. Kiom da beno refluis al la okulmalsanaj malriĉuloj en Varsovio! Poste parolis ankoraŭ profesoro Bujwid, sarnlandano de Zamenhof. La germanlingva teksto de la grizmarmora memortabulo tradukite estas: „Dro Lazaro Ludoviko Zamenhof, 1859—1917, al kiu Ja homaro dankŝul- das la helpan lingvon Esperanto, loĝis en la jaroj 1886 kaj 1897 en tiu ĉi domo". Fine s-ro Schade, kiel ĉefsekretario de la kongreso, fortiris la du Esperanto-flagojn, kiuj kovris la tabulon. La himno finis la modestan, sed tarnen tre impresan ceremo- nion. — Je la 4a okazis komuna fotografado sur la ŝtuparo de la urbdomo, kaj je la 7a komenciĝis la „interkonatiĝa antaŭfesta vespero de la kongres- anaro", kiel diris la programo. Pri ambaŭ aranĝ- aĵoj la leganto legos detalojn en la raporto pri la kongresaj plezuroj.

Dimanĉon, la lOan de Aügusto. — La katolikaj Esperantistoj grandnombre ĉeestis je la 8 '/ä h. solenan diservon en la belega Karl-preĝejo. La meson festig la franciskana pastro Carolfi el Italujo kaj la predikon parolis pastro Plank el Wien.

Je la IIa (do kun unuhora malfruiĝo!) komenciĝis en la luksa ĉefsalonego^ de la kongresejo la granda solena manifestacio de la kongreso. Tiu ei manifestacio anstatauis la kutiman solenan malfer- mon de la antaŭaj kongresoj. Lau la L. K. K. gravaj kialoj estis kaüzintaj la ŝanĝon. Tarnen mi esperas, ke venonta kongreso ne imitos la Wien-an ekzemplon. „Post orgena preludo kaj du kantoj de miksita horo laŭtradicie la prezidinto de la lastjara kongreso, profesoro Dietterle, malferinis la manifestacion kaj proponis kiel prezidanton de la XVIa ministerian konsiliston Dron Minibeck el Wien. La propono unuanime estis akceptata. La tuta cerenomio, kiu nun sekvis, nepre similis al la kutima malfermo de la ĝisnunaj kongresoj. La prezidanto salutis s-inon kaj f-inon Zamenhof, la honorgastojn kaj ĉiujn gesamideanojn. Poste salutis la kongreson kaj deziris bonan sukceson la reprezentantoj de la aüstra respubliko, de la urbo Wien kaj de la fremdlandaj registaroj aŭ ministerioj. Iii faris tion parte germanlingve, parte esperant- lingve. Fine parolis dum po unu minuto la reprezentantoj de la naciaj Esperanto-organizacioj. Laü instigo de la prezidanto ili diris unu aŭ du frazojn en sia gepatra lingvo kaj ĉion alian en Esperanto. Tio tre interesis la ĉeestantaron, precipe tiujn, kiuj la unuan fojon partoprenis kongreson. La komuna kantado de la himno — bedaŭrinde tro altvoĉe ekkantita — finis la bonsukcesi&tan manifestacion. Sed tarnen mi ne povas reteni kelkajn vortojn de bonintenca kritiko. 'La preparoj sur la estrado nur komenciĝis, kiam la samideanoj jam estis enirintaj la salonegon. Tio malutilis al la iluzio. Oni en- lasu la partoprenantojn nur, kiam ĉio estas preta. Rilate al la ornamo de la salonego la L. K. K. estis tro ŝparema. Neniu verda arbo, neniu floro. La tablo de la estraro aspektis kiel bilardo kovrita per eluzita verda tuko. La busto de nia majstro estis apenaŭ videbla; ankaŭ ĝi estis tute sen ornam- aĵo. Praha kaj Nürnberg estus povintaj servi kiel modelo por Wien!

Lundon, la 11 an de Aŭgusto. — Sub la prezidanteco de Dro Privat la 2 a ĉefkunsido de la XVIa komenciĝis je la 10a en la meza salonego. Post voĉlegado de diversaj salutleteroj kaj tele- gramoj la prezidanto tre klare priskribas la „kon- trakton de Helsinki", la nunan organizon de la Esperanto-movado, kaj promesas, ke la Centra Komitato baldaü eldonos oficialan libreton pri tiu ĉi temo. Longan diskutadon, ne ĉiam agrablan, est- igis la demando pri ĝenerala kaj teknika vortaroj Lau mia opinio granda kunveno ne estas ĝust» loko por tiel scienca afero. La plej bonan diris profesoro Dro Dietterle, rekoinendante la subtenon de la enciklopedia vortaro de Wüster, ĉar kvan- kam ĝi estas verkita Esperanto-germana, ĝi tarnen povas servi al vortaristoj de £iuj nacioj. Poste on priparolis la raporton de la K. K. K-, kiu ne aperis en la kongresa libro, sed nur post alveno de ĝi>- prezidanto, s-ro Warden, en la Kongresa Bulteno. Dro Privat konstatis kaj s-ro Warden jesis, ke la raporto sole estas sendita al "Wien, ne al Geneve. La L. K. K. asertis, ke ĝi ne alvenis, do kulpa estas — la aŭstra poŝto! La ĝenerala opinio, kiurezultis el la diskutado, estas, ke la K. K. K. pro la kon- trakto de Helsinki nun ne plu estas necesa. La decidon oni prokrastis ĝis morgaŭ. Reprezentanto de la junularo faris la propönon, pli ol ĝis nun faciligi al la junaj Esperantisäoj (studentoj, gimnazi-