Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nur falsa fiereco estas malsana kaj trosentema kaj sin retenas de ĉiu tuŝo. Mi ĝojis vidi la manieron, laŭ kiu ili parolis al la kamparanoj p ri tiuj kamparaj aferoj kaj sportoj, pro kiuj la sinjoroj de tiu lando tiel multe ĝojas. En tiuj konversacioj estis nek aroganteco unuflanke, nek aliflanke komplezaĉemo; kaj oni nur rememoris la diferencon de rango pro la kutima respekto de la kamparanoj. Kontraste al ĉi tiuj estis la familio de riĉa civitano, kiu amasigis grandan riĉajon, kaj, aĉetinte la bienon kaj domegon de ruinigita nobelo de la loko, penis preni al si la tutan sintenon kaj rangon de hereda sinjoro de la tero. La familio ĉiam venis al la preĝejo kvazaŭ princa. Ili veturis majeste en veturilo kovrita per blazonoj. La blazonoj b rilis arĝente sur ĉiu parto de la jungilaro, kien oni povis meti blazonon. Grasa veturigisto kun riĉe galonita trikorno kaj lina peruko volviĝanta ĉirkaŭ lia rozkolora vizaĝo, sidis sur la kondukbenko, kaj apud li estis glata dana hundo. Du lakeoj en grandiozaj livreoj, kun grandegaj bukedoj kaj orpintaj kanoj, duone kuŝis malantaŭe. La veturilo leviĝis kaj malleviĝis sur siaj longaj risortoj kun kurioze majesta antaŭeniro. Eĉ la ĉevaloj maĉis la buŝferojn, kurbis la kolojn, kaj flanken-rigardis pli fiere ol la ordinaraj ĉevaloj; la kialo estis, aŭ ke la sento de la familio iomete trafis ilin, aŭ ke oni bridis ilin p li firme ol kutime.

Mi devis m iri pro la maniero, en kiu oni kondukis tiun belegan spektaklon al la pordo de la preĝeja korto. Oni faris grandan efekton kiam ĝi turniĝis ĉe angulo de la m uro: laŭta krakado de la vipo, streĉado kaj baraktado de la ĉevaloj, ekbrilo de la jungilaro kaj fulmetado de radoj tra la gruzo. Jen la momento de triumfo kaj fanfarono por la veturigisto. L i instigis kaj bridis la ĉevalojn ĝis la buŝoj frotiĝis al ŝaŭmo. Ili jetis la piedojn

62