Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

antaŭen en salteta troto, disĵetante ŝtonetojn per ĉin paŝo. La vilaĝanaro trankvile vagante al la preĝejo rapidege apartiĝis dekstren kaj maldekstren, kaj malfermis la buŝon pro senparola miro. Veninte al la pordo oni ekretiris la ĉevalojn tiel subite, ke ili tuj haltis kaj preskaŭ ĵetiĝis sur la koksojn.

La lakeoj eksterordinare rapidis por malsupreniri, detiri la ŝtupareton kaj pretigi ĉion por la malsupreniro surteren de tiu majesta familio. La maljuna civitano unue montris sian rondan ruĝan vizaĝon de el la pordo kaj ĉirkaŭrigardis kun la grandioza mieno de homo, kiu kutimas regi ĉe la borso, kaj tremigi la akciborson per kapskuo. Lia edzino, beltalia, multkarna, komforta sinjorino, sekvis lin. Mi devas konfesi, ke ne ŝajnis esti multe da fiereco en ŝi. Ŝi vere estis la korpiĝo de larĝa, honesta, maldelikata ĝojo. La aferoj de la vivo bone sukcesis por ŝi; kaj ŝi ŝatis la vivon. Ŝi havis belajn vestojn, belan domon, belan veturilon, belajn infanojn, ĉio ĉirkaŭ ŝi estis bela: la vivo nur konsistis el ĉirkaŭveturado, vizitado, kaj festenado. La vivo estis al ŝi senĉesa festado; ĝi estis kvazaŭ unu longa tago de la Festo de la Cefurbestro.

Du filinoj sekvis tiun belan paron. Certe, ili ankaŭ estis belaj; sed havis arogantan mienon, kiu malvarmigis admiron, kaj kritikemigis vidanton. Ili estis tro laŭmodaj en la vestoj; kaj kvankam neniu povis nei la riĉecon de iiiaj ornamaĵoj, tamen la konveneco de ĉi tiuj estis duba en la simpleco de kampara preĝejo. Ili arogante malsupreniris el la veturilo, kaj marŝis al la fino de la linio de kamparanoj kun paŝado, kiu ŝajnis afekte delikata pri la grundo subpieda. Ili vage ĉirkaŭrigardis, malafable pasante preter la dikaj vizaĝoj de la kamparanoj, ĝis ili renkontis la rigardon de la familio de la

63