Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nobelo. En tiu momento iliaj vizaĝoj tuj lumiĝis per ridetoj, kaj ili faris la plej profundajn kaj elegantajn riverencojn, kiuj ricevis respondon en maniero, kiu montris, ke ili estis nur neintimaj konatoj.

Mi devas ne forgesi la du filojn de tiu aspirema civitano, kiuj venis al la preĝejo en viglega veturileto, kun flanke-rajdantoj. Ili estis vestitaj laŭ la ekstrema modo, kun la tuta pedanteco de vestaĵoj, kiu elmontras la homon, kies pretendoj al bonstilo estas dubaj. Ili tute ne miksiĝis kun iu, demande rigardante ĉiun, kiu venis apud ili, kvazaŭ mezurante liajn rajtojn esti respektita; tamen, tli tute ne parolis, krom hipokritan frazon okaze interŝanĝitan. Ili eĉ sin movis nenature; ĉar iliaj korpoj, laŭ la kaprico de la epoko, estis disciplinitaj ĝis komforteco kaj libereco tute forestis. La arto faris ĉion, por sukcesigi ilin kiel moduloj, sed la naturo malpermesis al ili la sennoman gracion. Ili havis maldelikatan talion, similan al tiu de la homoj formitaj por la ordinaraj celoj de la vivo, kaj havis tiun mienon de malestima aroganteco, kiun oni ne konas ĉe vera sinjorp.

Mia priskribo de tiuj du familioj estas iomete detala, ĉar mi konsideris- ilin ekzemploj de tio, kion oni ofte povas renkonti en ĉi tiu lando — la senpretendaj altranguloj, kaj la arogantaj sentitoluloj. Mi nur respektas titolan rangon, kiam vera nobleco de animo akompanas ĝin; sed mi rimarkis, ke, en ĉiuj landoj, kie ekzistas artefaritaj distingoj, la plej altaj klasoj ĉiam estas la plej ĝentilaj kaj modestaj. Tiuj, kiuj estas certaj pri sia propra rango, kutimas plej malmulte sin trudi al tiu de aliaj homoj: sed nenio estas pli malagrabla ol la aroganteco de la vulgaruloj, kiuj esperas sin levi per la mallevado de najbaro.

Car mi kontrastiŝ tiujn familiojn, mi devas noti ilian

64