Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Fraŭlino Burdon. Ŝi petis seĝon, kaj per helpo de Sinjorino Holman portis ŝin el la konstruaĵo kaj metis ŝin sur ĝin. La vilaĝa instruistino denove eniris la konstruaĵon. Tiam Fraŭlino Burdon puŝis la kapon de Ruto inter siajn genuojn. Malrapide Ruto rekonsciiĝis. Mense la sorto turmentis Fraŭlinon Burdon. Ŝi kredis ke ŝi eble povos regajni por la knaboj la rajton, sed ne tiel ke la knaboj scius. Ŝi sentis emon rompi la vergon antaŭ la geknaboj. En la lernejo la gelondonanoj kunsentis malamon al Fraŭlino Burdon.

Tiumomente sur la vojo ekster la knabina ludejo haltis aŭtomobilo. El ĝi elvenis Sinjoro Salter. “Jen problemo!” pensis Fraŭlino Burdon.

Sinjoro Salter vidis la inojn kaj iom arogante marŝis al ili dirante, “Ho! Iom da maltrankvilo, ĉu ne?”

“Jes,” respondis Fraŭlino Burdon, “La knaboj rompis vitron, ludante piedpilke. Vilhelmo Price pasigis noton pri tio al Jakobo Stokes. Kiam mi ordonis al ĉi tiu ke li donu al mi la noton, li forŝiris la subskribon. Mi vergis ilin ambaŭ, kaj kiam ĉi tiu knabino vidis sian fraton vergata, ŝi svenis.”

“Kio estas via antaŭnomo?” demandis Sinjoro Salter al la knabino.

“Ruto. Mi deziras diri ke mi kredis ke Fraŭlino Burdon estas pli bonkora ol vergi mian fraton antaŭ miaj okuloj,” diris Ruto.

“Sed mi ne faris tion intence kaj mi ne sciis ke vi estas tiel sentema,” respondis Fraŭlino Burdon, kunsente kaj sincere. “Ĉu vi nun sufiĉe rekonsciiĝis?”

“Jes,” diris Ruto, kaj ŝi eniris la konstruaĵon.

“Mi ja opinias ke vi estis iom severa,” diris Sinjoro Salter, embarasite.

“Jes, sed oni devas montri sin regema,” respondis Fraŭlino Burdon.

“Jes, tio estas la plej granda malbonaĵo de la instruado,” konsentis Sinjoro Salter.