Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ili eniris la lernejon. Ili haltis ĉe la tablo de Sinjorino Holman, al kiu Fraŭlino Burdon prezentis la lernejestron. Tuj poste ŝi sin klinis kaj flustris al Ruto, “Reiru al via loko.”

Kiam Ruto preterpasis la dividan kurtenon, ĉiuj rigardis ŝin kunsente.

“Kiu estas?” flustris Johano Baker.

“Kredeble via estro,” respondis ŝi.

Ĉiu ekatentis sian laboron. Ruto demandis al sia proksimulo kion ŝi devas fari.

Dum Ruto estis ekster la konstruaĵo la knabinoj sciiĝis pri la okazintaĵoj. La Vilhelm-anoj kaj la Jakob-anoj kunsentis malestimon, se ne malamon, al Fraŭlino Burdon. Se Ruto ne estus sveninta, ili estus hontintaj senti forte pri la afero, sed nun estis alie.

Baldaŭ Sinjoro Salter kaj Fraŭlino Burdon eniris la Gordonanan ĉambro-parton kaj li diris, “Bonan tagon.”

“Bonan tagon,” respondis la knaboj.

“Nu,” li diris en la maniero de postfestena parolanto. “Mi bone scias ke vi estas deŝiritaj de viaj hejmoj. Sed vi ankoraŭ penu teni la standardon de nia lernejanaro alta.” Li paŭzis kvazaŭ atendi aplaŭdadon; sed li nur aŭdis Fraŭlinon Burdon diri, “Memoru ke nur kurteno apartigas nin de la aliaj.”

“Nu! Ni kunparolu en la ludejo.” Ili eliris la ĉambron kaj Sinjoro Salter demandis, “Kiom da geknaboj vi prizorgas?”

“Entute dudek tri. Estas du subsepjaruloj kiuj lernas kun la vilaĝanoj. Mi persone instruas dek kvar knabojn kaj sep knabinojn inter la aĝoj de sep kaj dek kvar. Estas dek unu idaroj kaj naŭ loĝejoj.”

“Vi havas statistikan menson. Sed ĉu vi havis ian ĝenon rilate al la loĝejoj?”

“Jes, lastan merkredon, Ruto Stokes–tiu knabino kiu ĵus svenis–estis reloĝigita kun Jakobo.”

“Ŝi estas sentema sed tre kuraĝa, ĉu ne?”

“Jes.”