Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Januaro 1924.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj la meso, en la malvarma kapelo; pastro, kiu tion faris la tutan tagon, kiel la enterigistoj.

Kaj poste, precipe, la longa irado, de unu ekstremaĵo al la alia de la urbo, preter la tramveturiloj kaj kotaj veturilegoj, al tiu tombejo kun krucetoj ĉiuj similaj, kie la Morto vicigis de kvar jaroj siajn preferitojn, la malfeliĉajn viktimajn sentaŭgulojn.

Duonhoro poste, tutsubite, la personaro haltis: la maljuna patrinjo de julio ne plu povis iradi. Tiam oni petis de la pastro, kiu estis sur la veturilo, ĉu ne estus loketo por tiu multaĝulino…

Ploradoj veraj, ploroj de mizeraj homoj, martelitaj de la ŝtonoj ĵetataj laŭ la modo de tie, en Ardenio, sur la mizeran keston de Julio.

Kaj la premataj raspaj manoj, simple, kiel aliajn fojojn jam, malproksime el tie, aliloke.

— “Tio estas la sorto“…

Tradukis el la franca L. R. (S.A.T. 1887).


En forĝejo
E. MIĤALSKI

Mi naskiĝis en bru’ de marteloj,
en la fulgo kaj fum’ de l’forĝej’,
min favoris fajreroj — flamsteloj
kaj forĝejon ekamis mi plej.

Mia pup’ estis akra ĉizilo
kaj estis fajlil’ — violon’,
kaj elektris por mi fajra brilo
sur ambosa ŝtalritma sonson’.

Flaveruĝis faŭko de flamanta forno,
kie patro mia feron fandis,
kie fajro-monstro flagre-korna
furiozis kaj rubandis.

Fajreroj fabelante flirtis,
lulante menson de l’infan’,
sed fumo reliefe hirtis,
borante en ĉiel’-cejan’.

Kaj feoj preter mi ekpafis
per fajfaj sagoj de fabel’ —
profunde mian koron trafis
de la martelo frap’ — ribel’.

Kaj sur ambos’ de novaj formoj
ekhavis fidon la spirit’,
kaj de filistraj fio-normoj
mi eksfiliĝis sen hezit’.

En filtrado de fajra fontano
fluis jaroj post jaroj for
kaj fadenojn de l’fam’ filigrana
por mi forĝis fortuna favor’.

Tra forĝej’ fulmis frapo frakasa —
kaj falmortis la patro ĉe l’forn’;
fendiĝinte fluegis fandmaso,
funebrante pri l’mort’.

En la flav’ de l’metalo fandita
malaperis por mi la estint’; —
kaj fiere flugas la spirito
for el fulgita labirint’.