Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Januaro 1924.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĝojigata paroli, la veran kuraciston de la monstro, kiam la submastro atentigis pri malglataĵoj sur la profiloj aŭ pri ia milimetro perdita.

Kvin minutojn poste, sama ondo min portis kun ĉiuj tiuj homoj al la lamenigilo. “Viro vundokaptita!“ Moto kutima kaj terura.

Labirinto da korpoj, tra kiu nenion oni vidas kaj kie oni kun penego trairas. Oni kuras al la skribejo. La virinoj foriĝas, ne volante vidi, poste ili estas venkataj de la logo kaj, unu mano sur la terure korbatanta brusto, proksimiĝas.

“Estas la malgranda Julio“… Mi sukcesis trapasi tiun tremetantan muregon. Li estas tie, la kruro en la plej larĝa kanelaĵo, maldikigita kaj sanga, inter la du cilindroj ankoraŭ turniĝantaj. Alberto estras la funkciigon kiu ne havas finon. Julio instinkte elturniĝis, la vizaĝo al la fornoj, al alia kruro alkroĉita al ferplanko, dum komenco de disŝirado.

Poste ĉiuj ekdisiĝas, la inĝeniero, de ni ĉiuj amata pro liaj bonaj okuloj kaj pro la tuta kvietigo kiun li en si havas, la inĝeniero alvenas kaj tuj prenas la turmentekzekutiton en ambaŭ brakojn, dum la malrapidiĝinta maŝino ankoraŭ surde murmuras, ne volante definitive ĉiun tiun karnon kontuzitan, preskaŭ neniigitan.

Tiam la dolĉa kapo sanktula de mia amiko kliniĝas al tiu de Julio kiun li enbrakigas tra larmoj ne plu rekoneblaj… Vortoj en komenciĝinta silento alvenas: “Mi’edzino, mi’infanetoj…“ La cilindroj disiĝis; kaj estas ondo tute simila kiel la unua kiu refluas al la malsanejo, kie la doktoro ĵus alvenis, kun tiu profesia indiferenteco kiu tiom da malbono faras…

Vespere, en Rouen, Julio demandis, ĉu oni al li tranĉos la kruron. Li ne vidis, sub la kovrilo, la malplenaĵon jam estanta. Oni konsolis, dirante ke nur unu semajno sufiĉos; kaj li ankoraŭ parolis pri sia edzino revenonta Francion el okupataj regionoj kun siaj etuloj… Li sufiĉe frue resaniĝos, eble…

… Estis pluvinta, sed la suno ridetis pale, tiel timema ankoraŭ! Ĉiu estis tie, en la pavumita korto de tiu malĝojega domego, kien li jam venis kun ni, la malgranda Julio, por enterigo tute sendistinga.

Enterigo de malriĉulo, en urbo kie kutimaj manoj ne levos la ĉerkon kaj aranĝos la kronojn, sed tiu malbelega samaspekteco de la oficiala solidareco.

Ni ĉiuj tie estis, el lia vilaĝo kaj kelkaj parencoj, kiuj povis veni; la direktoro ankaŭ, kies aŭtomobilo reiris. Sed mia amiko restis en la laborejo, kie ies ĉeesto estis nepra, ĉeestinte ja dum la plej malbona momento, kiel ĉiam. Tie estis ankaŭ la malfeliĉulino, vokita por la morto de sia edzo, kiu alveninte antaŭtage de la enterigo, tiun ĉi ĉeestis por povi plori tutlibere.

Ĉar estis enterigo de mobilizito, ok helpsoldatoj, mizeraspektaj kaj enuigitaj de tiu deĵoro tenis siajn pafilojn ĉiuflanke de la ĉerko.