Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Novembro 1925.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

forlogi ŝin kiel katinon. Sed ni estas — fratoj. Ni ne devas trompi unu la alian. Kiom ci volas por ŝi!

Stefano Terlink daŭrigis silenti. Silentis ankaŭ Ao. Ŝi rigardis en la profundo de la speguloj, kie malrapide flugetis fumo de la cigaroj. La taksado de la koro de Ao ŝin ne interesis.

— Akcioj — ĉu ci deziras akciojn? Mi ne havas liberan monon! Dek miloj — bagatelo nur. Kaj la cetero — “Meksiko-plateno“. Mi donos al ci cent akciojn. Ĉu valoras tiom ĉi virino el muzik-halo? Ŝi ne scipovas eĉ vesti ĉapelon. Tio estas mia obstino, nia, de Terlinkoj — mi volas ŝin! 100 akcioj. Morgaŭ ili estos po 500. Ja ci sciu Stefano… La fratoj povas paroli malkaŝe inter si. Li ne ekzistas! Ci aŭdas min, li ne ekzistas! Ĉio estas nur trompo!

Stefano ekridetis:

— Ni estas edukitaj en bona katolika familio. Kiamaniere do ci povas dubi pri lia ekzisto?

— Ho, Stefano!… Ĉu ci ŝercas? Certe li ekzistas. Tion scias ĉiuj. Sed mi parolas pri aliu. Mi parolas pri Hondures. Li ne ekzistas, Stefano.

“Hondures ne ekzistas“! — ja ĉe tiuj vortoj Stefano Terlink devus ekkrii, ekplori, frapi Kainon. Tamen, li konservis la rideton kaj same maldiligente ekmurmuris:

— Bone! Prenu ŝin! Ŝi ne estas bezona al mi! Donu al mi dek milojn — ili taŭgos por cigaredoj. Akciojn mi ne prenos. Kial mi rabu cin? Ci diris la veron, Aŭgusto, — ni estas fratoj, ni — Terlinkoj, ni devas helpi unu al la alia.

Estis la malfrua horo de krepusko, la horo de rendevuoj ĉe tramhaltoj, la horo de la ĵurnalo “Vespero“, de necerta paŝmaniero kaj de amo.

La kafejo “La Borso“ estis rapide malpleniĝanta. Ricevinte dek milojn, foriris ankaŭ Stefano Terlink, perdinta kune kun la plateno la malĝojajn fruktojn de paradizo, la brunetajn mamojn de Ao.

Aŭgusto mendis botelon da ĉampanvino. Du glasoj…

— Por la revo de poeto, por la nenaskiĝinta generalo Hondures! Por mia saĝo kaj por la koro de mia frato Stefano, por ciaj brunetaj mamoj, por la allogaĵo de serpentoj kaj Terlinkoj, por cia silento, Ao!

La hindino ne ektuŝis la pokalon. Al ŝiaj oreloj — konkoj, plenigitaj per bruo de akvo kaj de jaroj, — ĉu ne estas tute egale?

Ŝi estis fordonanta sian varmon kaj sopiron al la nevidata serpento.

Ŝi estis metita, kiel valora aĉetaĵo, en la aŭtomobilon de s-ro Aŭgusto Terlink, kaj, spirrompante pro pasio, la motoro ekkuris al la duonnokta Edeno de hotelĉambroj, de kurtenoj kaj de sofoj, kie la fruktoj de Ao povis balanciĝi ĝis la mateno…

Kiel ĉiam, Aŭgusto Terlink sin direktis al la kafejo “La Borso“.

Por veki la envion de Stefano — li prenis ankaŭ Aon, samkiel la pinklon de sia kravato, samkiel la signon de sia ordeno — ĉiuj do