Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Novembro 1925.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vidu. Kiam ekturniĝis la spekulo de la pordo, tiu ĉi labirinto de vitro kaj de malespero, la hindino eniĝis en la profundon, kie dumjare kolektiĝas la fumo, malbrila lumado, la voluptaj movoj de serpento.

— Fiasko de “Meksiko-Plateno“! Nov-Jorko — paritato 40! Tie ĉi je la deka 56, je la dekunua — 34!

La arto — grandaj estas ĝiaj sorĉoj, la belo de la nevideblaj mamoj de Ao (li eĉ nokte ne vidis ilin — la lumo estis estingita, la serpento estis kurbiĝanta sur la supozataj floroj de tapiŝo), la elpensaĵoj de Petro Mokel! Sekve, la tuta mondo ekkredis je sinjoro Hondures.

Tamen, sufiĉas! Nun tio ne estas necesa. Nun tio estas eĉ malutila.

S-ro Aŭgusto Terlink alvokis la sekretarion:

— Donu refuton. Jam estas tempo likvidi.

Petro Mokel, la spirito, kiu devis flugeti super la mastra pasto, suspekte ekridetis:

— Bedaŭre tio ne estas ebla, s-ro Terlink.

— Kiel do “ne estas ebla“? Diablo prenu! Ni lin elpensis, ni lin ankaŭ finos. Ja Hondures…

Dolĉe, simile al jezuito, pruvanta al malvarmiĝema junulo ekzistadon de Lucifero, la sekretario elektis la bezonan verbon.

— …ekzistas.

Ĉu estas viva s-ro Aŭgusto Terlink? Kie estas li? Glasoj? Kafejo “La Borso“? Kavaliro de la ordeno? Eble, ĉio ĉi estas sonĝo, inflamo de cerbo, 41-grada temperaturo, mondpereo? Malespere sin ĵetis la flamanta bovo, pikita de la dubo, al la paroltubo de radioakceptilo.

La orelo ĉerpis voĉojn de la universo.

— En Zagreb — arestoj. “Maroko“ — 318! Ekscitiĝoj en Damasko. Dolaro en Parizo — 19,41. Daves-plamo. Financa reformo en Aŭstrio. Generalo Hondures…

Halt! Silentu, babilema ĉikanulo de kvar kontinentoj! Kial nur por viaj ĉikanoj estas elpoensita tiu ĉi elektra babililo?

Aŭgusto ŝanceliĝas. Aŭgusto kaptas glason da kafo, la malrespektatan glason, fine rekonitan. Pluen!

— Generalo Hondures ricevis subtenon. Intrigoj de vaŝingtono. “Plateno-Johanisburgo“ multe leviĝas. “Meksiko-Plateno“ hodiaŭ ne estis borstaksata“.

Mallaŭtiĝu! Se ekzistas generalo Hondures — s-ro Aŭgusto Terlink ne povas ekzisti. La dividlinio inter realo kaj sonĝo estas forlavita. La posedaĵo estas malgajnita!

Peze puriginte la nazon, Aŭgusto aliris Stefanon. Ili ŝanĝis la rolojn — Kaino fariĝis Avelo, la akcioj “Meksiko-Plateno“ — kun vundo en la brusto.

— Ci superruzis min, Stefano. Ci eksciis, ke Hondures ekzistas! Ci ekdeziris forvendi la neniom valorantajn akciojn. Ci elektis por tio mian sekretarion! Ci sugestis al mi, ke vero — estas la elpensaĵo.