Ĉu estas land’?…

El Vikifontaro
(Alidirektita el Ĉu estas land'?)
ĈU ESTAS LAND’?…
Dediĉata al S-ino A. Sergeant.
D-RO LEONO ZAMENHOF

Ĉu estas land’,
Kie eternas suno,
Kie ĉiel’
Ne ploras en aŭtuno?
Kie la ter’
En ama sentebrio
Per flora brust’
Ridas al sunradio?

Ĉu estas land’,
Kie la ĝoj’ ne ĉesas,
Senzorga kant’
Dorlotas kaj karesas,
Kie kontent’
Kaj forta vivadoro,
Ne senesper’
En ĉies regas koro?

Ĉu estas land’,
Kie de vivmateno
Ne nutrus nin
De la mensog’ veneno?
Kie preĝej’
Glorante amon Dian,
Imitus mem
Ekzemplon grandan Lian?

Ĉu estas land’,
Kie la amo tronas,
Kie la kor’
Perfidi vin ne konas?
Kaj kie larm’
Ne estas larm’ de ploro
Sed de feliĉ’
De amoplena koro?

Ĉu estas land’,
Kie animo laca
Trovus en ĝi
Ripozon vere pacan?
Kaj kie bru’
Kaj krioj de batalo
Ne igus nin
Memori pri realo?

Ĉu estas land’,
La lando ideala,
Kie la hom’
Estas al hom’ egala?
Kie fratec’
Ne estas vort’ de vano,
Sed ideal’
Plej sankta de regnano?

Ne serĉu ĝin
Ĉi landon sur la tero:
Ĝi trovas sin
En kred’ nur kaj espero.
En tiu land’ —
En land’ de propra sento
Troviĝas nur
Korpaco kaj kontento!