Helpo:Superrigardo

El Vikifontaro
(Alidirektita el Vikifontaro:Helpo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Enhavo de la
Helpo
Paĝoj
  1. Enkonduko
  2. Lingva angulo
  3. Utila helpo en Vikifontaro
  4. Utila helpo en Vikipedio

Ĉi tiu paĝo provizas al vi bazajn informojn pri projekto Vikifontaro.

Kio estas Vikifontaro?[redakti]

Vikifontaro estas libera kolekto de fonttekstoj, simile kiel Vikipedio estas libera enciklopedio. Celo de Vikifontaro estas kolekti kaj disponigi fonttekstojn kiajn oni povas eventuale uzi en frataj projektoj kiel Vikipedio. Krome, tekstoj en Vikifontaro devas esti libere uzeblaj, do ne esti protektataj de ekskluziva kopirajto.

Kion mi devas atenti kiam mi volas enmeti tekston?[redakti]

Por ke la enmeto de teksto havu sencon, vi devas konsideri jenon:

  • Vikifontaro entute ne estas loko por publikigi proprajn verkojn aŭ proprajn tradukojn, ĝi servas por prezenti fontotekstojn en Esperanto (fakajn, beletrajn, administrajn, ktp). Tamen ĉar ekzistas multo da valoraj tekstoj, kiuj neniam estis tradukitaj en Esperanton, kaj iuj novaj tradukoj povus esti pli belaj kaj precizaj, ol tiuj pli malfruaj, estas supozeble enmeti en Vikifontaron tradukojn, kreitaj de uzantoj mem. Vidu Vikifontaro:Tradukoj de Vikifontaro.
  • La teksto devas esti libere publikigebla.
  • Gravegas indiki precizan devenon de teksto, do ekzemple en kiu libro (kun preciza indiko de paĝoj) vi trovis ĝin.
  • Provizu skanaron de la koncerna teksto en Vikimedia Komunejo en la formato DjVu aŭ PDF (Vidu tion-ĉi paĝon de la angla Vikifontaro), kaj montru al ĝi en la paĝo kun la transtajpita teksto (aŭ almenaŭ iu supera paĝo). Vidu la jenan ekzemplon: Indekso:Ledon - Virusoj, 1999.djvu. Provizi skanaron gravas, por ke aliaj vikifontaristoj vere povu provlegi.
  • Lasu vian transtajpaĵon provlegi fare de almenaŭ unu alia persono. Informu apude de la paĝo pri la okazo aŭ ankoraŭa manko de provlegado.

Kie trovi skanaĵojn[redakti]

Kie mi povas vidi ekzemplon kiel fari?[redakti]

Vidu ĉi tiun indekspaĝon, ĉi tiun biografion pri L. L. Zamenhof kaj Helpo:Kiel redakti paĝon.

Kion mi faru?[redakti]

Se vi ne scias kiel helpi, vidu la liston de projektoj.

Mi havas tekston, sed mi ne scias, ĉu ĝi publikhavaĵas.[redakti]

En Vikifontaro nur aldoneblas tekstoj, kiuj publikhavaĵas en Usono (kutime verkoj eldonitaj antaŭ 1923). Tamen, al Wikilivres aldoneblas verkoj, kiuj estis eldonitaj post 1923, kaj kies aŭtoroj mortis antaŭ pli ol 50 jaroj (antaŭ 1974).

Vidu ankaŭ[redakti]