Helpo:Kio Vikifontaro estas?

El Vikifontaro
(Alidirektita el Helpo:Kio Vikifontaro estas)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Enhavo de la
Helpo
Paĝoj
  1. Enkonduko
  2. Lingva angulo
  3. Utila helpo en Vikifontaro
  4. Utila helpo en Vikipedio
Logobildo de Vikifontaro

Vikifontaro (angle Wikisource) estas multlingva projekta surreta kolekto de fonttekstoj, mastrumata de la Fondaĵo Vikimedio. Ja ekzistas aparta esperantlingva Vikipedio, ĝis antaŭ nelonge tamen disponeblis nur esperantlingva ĉefpaĝo en la multlingva ĝenerala Vikifontaro. Krome en Esperanto troveblis kelkaj bazaj helppaĝoj kaj aro da tekstoj en Esperanto.

Vikifontaro servas por provizi liberajn, aŭtorrajte ne protektatajn tekstojn. Ĝi estis komencita je la 24-a de novembro 2003 kaj en novembro ricevis la nunan nomon; origine ĝi nomiĝis Project Sourceberg, alude al la angla vorto iceberg (glacimonto) kaj la Projekto Gutenbergo.

La unua propra lingvoversio estis la hebrea, kreita en aŭgusto 2004, necesa pro la malsama skribodirektro de la hebrea (nome de dekstro al maldekstro). Poste kontribuantoj en aliaj lingvoj, ekzemple la germana, deziris havi propran lingvoversion, sed en decembro 2004 voĉdono ankoraŭ ne havis rezulton. Nur dua voĉdono en majo 2005 ebligis proprajn vikifontarojn en ĉiuj lingvoj. Tamen, ekde 2006 la reguloj de la lingva komitato de Vikimedio fariĝis pli severaj por aranĝi novan lingvoversion en iu frata projekto. La esperanta versio estis lanĉita la 21-an de marto 2011.