Helpo:Provejo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

== 01 : La pafo. ==[redakti]


Rajmonda atente aŭskultis. Denove kaj dufoje la bruo aŭdigis sin, sufiĉe klara por ke ni povis malligi ĝin el la tutaj konfuzaj bruoj kiuj konsistigis la grandan noktan silenton, sed tiom mallaŭta ke ŝi ne povis diri ĉu ĝi estis apude aŭ malproksime, ĉu ĝi okazis inter la muroj de la vasta kastelo, aŭ eksteren, inter la mallumaj izolejoj de la parko. Malrapide ŝi leviĝis. Ŝia fenestro estis parte malfermita, ŝi forturnis la fenestroklapojn. La lunlumo ripozis sur iu kvieta pejzaĝo de gazonoj kaj boskoj kie la disaj ruinoj de la malnova abatejo kontrastis je tragikaj siluetoj, stumpigitaj kolonoj, nekompletaj ogivoj, komencoj de portikoj kaj fragmentoj de apogarkoj. Iom da aero flosis sur la surfaco de la objektoj, glitante tra la nudaj kaj senmovaj branĉaroj de la arboj, sed svingante la malgrandajn naskiĝantajn foliojn de la boskoj.
Kaj subite, la sama bruo... Estis al ŝia maldekstra kaj sube de la etaĝo kie ŝi loĝis, konsekvence en la salonoj kiuj okupis la okcidentan alon de la kastelo. Kvankam brava kaj forta, la junulino sentis la angoron de la timo. Ŝi surmetis siajn noktajn vestojn kaj prenis la alumetojn.
– Rajmonda… Rajmonda…
Iu mallaŭta voĉo kiel elspiro vokis ŝin de la apuda dormĉambro kies la pordo ne estis fermita. Ŝi blindepalpante iris tien, kiam Suzana, ŝia kuzino, eliris el tiu dormĉambro kaj ekfalegis en ŝiajn brakojn.
– Rajmonda… estas vi ?… vi aŭdis ?…
– Jes… vi do ne dormas ?
- Mi supozas ke estas la hundo kiu vekis min... longe antaŭe ... Sed ĝi ne plu bojas. Kioma horo povas esti ?
- Ĉirkaŭ la kvara.
- Aŭskultu... Oni paŝas en la salono.
- Ne estas danĝero, via patro estas tie, Suzana.- Sed estas danĝero por li. Li kuŝas flanke de la saloneto.
- S-ro Daval ankaŭ estas tie...
- Ĉe la alia ekstremo de la kastelo... Kiel vi volas ke li aŭdas ?
Ili hezitis, ne sciante por kio decidiĝi. ĉu voki ? ĉu krii por helpo ? Ili ne aŭdacis, tiom ke eĉ la bruo de iliaj voĉoj ŝajnis al ili fortimiga. Sed Suzana kiu proksimiĝis al la fenestro surdigis krion.
- Rigardu... iun viron apud la baseno.
Iu viro ja malproksimiĝis per rapidaj paŝoj. Li portis sub la brako sufiĉe grandampleksan objekton kies ili ne kapablis distingi la konsiston, kaj kiu, svingante sin kontraŭ lia kruro, malhelpis lian paŝadon. Ili vidis lin kiu pasis apud la malnova kapelo kaj kiu direktis sin al malgranda pordo kies la muro estis tratruita. Ĉi tiu pordo devis esti malfermita, ĉar la viro subite malaperis, kaj ili ne aŭdis la ordinaran knaradon de la pordhokoj.
- Li venis de la salono, Suzana flustris.
- Ne, la ŝtuparo kaj la vestiblo estus kondukita lin multe pli maldekstren... Krom se... Iu sama ideo skuis ilin. Ili elkliniĝis. Sub ili, iu ŝtupetaro estis starigita kontraŭ la fasado kaj apogiĝis sur la unua etaĝo. Iu lumeto prilumis la ŝtonbalkonon. Kaj alia homo kiu ankaŭ kunportis ion, transsaltis tiun balkonon, lasis sin gliti laŭlonge de la ŝtupetaro kaj forkuris laŭ la sama vojo.
Suzana, teruriĝinta, senforta, genuen ekfalis, balbutante :
- Ni voku... ni voku helpon !...
- Kiu venus ? via patro... Kaj se estus aliaj homoj kaj ke oni ekatakus lin ?
- Ni povus alarmi la servistojn... via sonorilo komunikas kun ilia etaĝo.
- Jes... jes... eble, estas ideo... kondiĉe ke ili ĝustatempe alvenus !
Rajmonda serĉis apud sia lito la elektran sonorilon kaj premis ĝin per fingro. Iu tembro ekvibris supren, kaj ili havis la impreson ke, malsupren, oni estis devinta percepti la distingan sonon.
Ili atendis. La silento iĝis timiga, kaj la brizo mem ne plu skuetadis la foliojn de arbustoj.
– Mi timas... mi timas... Suzana ripetis.
Kaj, subite, en la profunda nokto, sube de ili, la bruo de iu lukto, iu frakaso de renversigitaj mebloj, ekkriegoj, poste, terure, veaŭgure, iu raŭka ĝemado, la stertoro de estulo al kiu oni tranĉas la gorĝon...
Rajmonda eksaltis al la pordo. Suzana senespere alkroĉiĝis al ŝia brako.
- Ne... ne forlasu min... mi timas.
Rajmonda repelis ŝin kaj ekĵetis sin en la koridoron, baldaŭ sekvata de Suzana kiu ĉanceliĝis de iu muro al la alia eligante kriojn. Ŝi atingis la ŝtuparon, fulmrapide falis de ŝtupo al ŝtupo, kuregis al la pordego de la salono kaj subite haltis, kvazaŭ alforĝita al la sojlo, dum Suzana sinkis al ŝiaj flankoj. Fronte al ili, tripaŝe, estis viro kiu enmane tenis lanternon. Per gesto, li direktis ĝin al la du junulinoj, lumblindigante ilin, rigardadis iliajn vizaĝojn, poste sen urĝi sin, per la plej kvietaj movadoj el la mondo, li prenis sian kaskedon, levprenis paperĉifon kaj du pajlerojn, forviŝis spurojn sur la tapiŝo, proksimiĝis al la balkono, turnis sin al la fraŭlinoj, profunde salutis ilin, kaj malaperis.
La unua, Suzana kuris al la eta buduaro kiu malkunigis la salonegon de la dormĉambro de sia patro. Sed ekde la enirejo, iu malbelega vidaĵo teruris ŝin. Ĉe la oblikva lumbrileto de la luno, oni ekrimarkis surplanke du senmovajn korpojn, kuŝantaj unu apud la alia.
- Patro !... patro !... ĉu estas vi ?... Kion vi havas ? ekkriis ŝi freneziĝanta, klininte sin sur unu el ili.
Post momento, la grafo de Jevro ekmoviĝis. Per rompata voĉo, li diris :
- Ne timu... Mi ne estas vundita... Kaj Daval ? Ĉu li vivas ? la tranĉilo ?... la tranĉilo ?...
En tiu momento, du servistoj alvenis kun kandeloj. Rajmonda ĵetis sin antaŭ la alia korpo kaj rekonis Johanon Daval-n, la sekretario kaj konfidato de la grafo. Lia vizaĝo jam havis la palecon de morto.
Tiam ŝi leviĝis, revenis al la salono, prenis, meze de panoplio kroĉita sur la muro, iun fusilon kiun ŝi sciis ŝargita, kaj pasis sur la balkonon. Okazis certe ne pli ol kvindek aŭ sesdek sekundojn ke la individuo metis la piedon sur la unuan ŝtupeton de la eskalo. Li ne povis esti tre for de ĉi tie, des pli ke li, pro singardeco, forŝovis la ŝtupetaron por ke oni ne kapablu uzi ĝin. Ŝi fakte baldaŭ ekvidis lin, kiu laŭkuris laŭlonge de la restaĵoj de la malnova klostro. Ŝi alŝultrigis, celis trankvile kaj pafis. La viro falis.
- Tio estas ! Tio estas ! aŭdigis unu el la servistoj, ni retenas tiun. Mi ekiras.
- Ne, Viktoro, li restariĝas… malsupreniru la ŝtuparon, kaj sagu al la pordeto. Li povas fuĝi nur tra tien.