Ĉi-nokto al miaj okuloj ne sendas
La dormon, nur larmoj min premas.
Ĉar apud fenestro la mia jen plendas
La vento kaj ĝemas.
Ĝi levas nun sian la voĉon en ploro
Maldolĉa kaj plenda kompato.
Kaj sendas sur vitron per kri' de doloro
La larmojn kun bato.
Ho, kial al mia fenestro vi venas
Ploranta maldolĉe nun vento?
Ĉu perdo de iu amato vin tenas
En daŭra lamento?
La Plendo de l' Vento
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Indekso : La Plendo de l' Vento Tradukita de J. D. Applebaum |
Kimre: Cwyn Y Gwynt. El The Esperanto Monthly, London n-ro 76, aprilo 1919, kaj n-ro 81, sept. 1919. |