Ne riproĉu spegulon, se ĝi montras nigrulon

El Vikifontaro
Ne riproĉu spegulon, se ĝi montras nigrulon ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Ne riproĉu spegulon, se ĝi montras nigrulon.

Nia respondo al s-ro „gvidanto” Behrendt.

Nia noto en novembra No (pg. 151) pri la „Gleichschaltung” de la Esp.-movado en Germanujo kaŭzis laŭŝajne ĉagrenon al sinjoro Behrendt, nomata nun oficiale „gvidanto” de Germana Esperanto-Asocio.

Sinjoro Behrendt, volante refuti nian informon pri naciaj kaj politikaj persekutoj interne de GEA asertas en decembra No de „Germ. Esp.”, ke efektive antaŭ la Kolonja ĉefkunveno de Germ. Esp. Asocio la proponita § 11 de la „Richtsätze für Gleichschaltung der Esp. Bewegung” malpermesis al „nearjanoj, marksistoj kaj komunistoj” la okupon de grupestro-postenoj. Plie konstatas la „gvidanto”, ke la § 11, akceptita de la ĉefkunveno en Köln, ne entenas tiun malpermeson.

Dirinte tion, sinjoro „gvidanto” kun mieno de ofendita virgulino finas: „Ĉio alia estas mensogo. Kial Pola Esp. tiel fi-informas?”.

Nu, sinjoro Behrendt, la ekstergermanaj Esperantistoj ne havas laŭleĝan devon blinde kredi eĉ al la „gvidanto”. Ni kredas nur al faktoj kaj tiuj tamen ne estas konformaj al viaj klarigoj.

Ni ĝojus konsideri vian refuton, kiel vekiĝon de via konscienco kaj ĝenon antaŭ la tutmonda Esperantistaro pro naciaj kaj politikaj malpermesoj, se ĝi estus konforma al la faktoj. Ni estus eĉ inklinaj admiri vian kuraĝon kontraŭstari al la nunaj potenculoj kaj danke notus, ke vi tamen restis fidela adepto de certa nearjano, naive pensinta pri ebleco ekstermi el homaj koroj la sensencan intergentan malamon.

Bedaŭrinde, vi preferis konscie kaŝi la veron kaj ruze elvoki falsan impreson pri la efektiva stato interne de la Asocio, havanta la plezuregon esti gvidata kaj komandata de via Moŝto.

Jes, la bela frazo estis forigita el la § 11 kaj vi formale „pravas”. Sed la kaŭzo de tiu forlaso estis la multnombraj kaj energiaj protestoj, alvenintaj el ĉiuj partoj de Germanujo. Germanaj Esperantistoj ja restas fidelaj anoj de nia granda rondo familia, kiun vane vi provas diskrevigi.

Vi cedis tiam, sinjoro „gvidanto”, sed permesu al ni ne senbaze supozi, ke via cedemo devenis de tio, ke vi jam tiam havis la planon pri forigo de la t. n. „nearjanoj”, efektivigitan poste de vi malgraŭ la nova senkulpa teksto de la § 11.

Vi scias tro bone, kiel tio okazas. Sed por ebligi ankaŭ al aliaj homoj prijuĝi, per kiel nobla maniero vi faras tion, ni prenas la kuraĝon malkaŝi vian sekreton.

Laŭ la nova regularo Germana Esp. Asocio havas en apartaj lokoj individuajn membrojn, kiuj povas kuniĝi en grupo sub estrado de „Obmann” (grupestro aŭ subgvidanto). Kandidato por tiu posteno estas proponata de la membroj al la „gvidanto”, kiu laŭ la §§ 2 kaj 7 de la famaj „Richtsätze” memstare decidas pri tiu enoficigo kaj restas sole respondeca (antaŭ neniu!). Do, simple – la gvidanto Behrendt povas eknomi aŭ ne eknomi la proponitan kandidaton.

Kaj tiam – bonvolu atenti ĉiuj, krom s-ro Behrendt – grupo fondiĝas kaj proponas al la „gvidanto” sian „Obmann”, la kandidato unue ricevas por subskribo paperon de GEA, enhavanta deklaron, ke li estas de pure arja deveno kaj ne simpatias al marksistoj kaj tiel plu laŭ konata modelo.

Nur tiuj Obmann, kiuj subskribis tiajn belajn deklarojn, estis konfirmitaj de la „gvidanto”. Tiel do la t. n. „nearjanoj” kompreneble ne estis konfirmitaj kaj estis fakte forigitaj de la postenoj. La freŝe nomitaj, „pursangaj” grupestroj ricevis kun la konfirma dokumento ankaŭ paperon kun komandordono denunci al la „gvidanto” tiujn membrojn, kiuj iel montras, ke ili „simpatias” al marksista partio.

Tiel do statas la aferoj malgraŭ la „refuto” de sinjoro Behrendt, la nuna diktatoro de la Esp. movado en Germanujo.

Kiu do fiinformas, sinjoro gvidanto?

Kaj nun permesu ankoraŭ diri al vi, sinjoro Behrendt kelkajn vortojn, kiuj eble utilos al vi.

La vivo de honesta homo ne estas kovrita per rozoj. La vojo de batalanto por iu ajn nobla ideo des pli ne estas agrabla.

Ĉiu movado, ĉiu lando havas diversajn momentojn en sia vivo. La Esperanta movado havis jam diversloke tre malplezurigajn tempojn. Antaŭ la mondmilito pro aresto de la prezidanto Postnikov, suspektata pri spionado, la cara registaro de Ruslando fermis la Ruslandan Ligon Esp. kun ĉiuj ĝiaj filioj. La Esperantistoj estis en Ruslando, kiel ankaŭ en la tiam okupita parto de Polujo, konsiderataj kiel spionoj, kontraŭŝtatuloj ktp. Sed tio estis vidpunkto de ĝendarmoj. Neniu honeste pensanta homo, des pli Esperantisto, simpatiis kun tiuj persekutoj. Se la kondiĉoj de la reĝimo ne permesis laŭtan proteston, oni oficiale silentis. Sed neniu laŭdis.

Dum pli ol 120 jaroj Polujo suferis sub fremdaj potencoj. Oni volis forigi la polan lingvon, oni faris atencojn je polaj lernejoj, je pola historio, je ĉio. Sed la poloj ne mallevis la brakojn (nun, laŭ la recepto de la granda kaj malgranda gvidantoj, fotografita bele en No 8–9 de „Germ. Esp.” sur paĝo 145, ili devus esti levintaj la brakojn), ne adorkaptis ĉiun vorton de la regantoj, ne opiniis plej sankta ĉiun drakonan ordonon. Ili protestis, kiam ili povis kaj eĉ kiam ili ne povis. Kiam neebla estis laŭta protesto, ili protestis per silento kaj daŭrigis sian laboron.

Neniu Esperantisto ekster Germanujo deziras enmiksi sin en la internan politikan vivon de tiu lando. Ne interesas nin, kiel Esperantistojn, ĉu la nuna Gvidanto de la lando de Goethe, Schiller kaj Heine, de Leibnitz kaj Einstein, de Berta von Suttner kaj Erich Remarque, faras ĝuste sian devon rilate al Germanujo. Sed interesas nin, ke niaj amikoj – germanaj Esperantistoj ne estu perfortataj de kelkaj perfidantoj de la sankta afero, dezirantaj fari personan karieron sur ruinoj de germana Esperanto-movado.

La germana Esperantistaro en sia granda amaso restis fidela al la ideo de nia Majstro. Ĝi komprenas, ke internacia lingvo estas destinita por ĉiuj nacioj, ke estas neeble kunigi la puran homaran ideon de Zamenhof kun la memfida, arogante malsaĝa kaj venena teorio pri plejsupereco de unu raso kaj de unu popolo.

La nuna situacio altrudis al niaj germanaj amikoj „gvidanton”, ordonantan al ili persekutado iujn el sia medio pro tio, ke tiuj mem aŭ iliaj avinoj havas en siaj dokumentoj alian indikon pri religio, ol la „gvidanto”. La nuna situacio devigas la germanajn Esperantistojn akcepti de tiu „gvidanto” ordonojn funkcii, kiel denunculoj kaj helpantoj de la sekreta polico.

Ni tre bedaŭras tion, sed ni plene komprenas la malfacilan situacion de niaj amikoj kaj ni neniel forigas ilin el la granda rondo familia, farata en konsento de la tutmonda Esperantistaro. Ni ne lasos malbonigi la reputacion de la fidelaj germanaj Esperantistoj malgraŭ la kondamnindaj provoj de Behrendtoj kaj Behrendtetoj.

Vane vi klopodas, sinjoro „gvidanto” Behrendt. Vana estas via klopodo por ni, ĉar ni scias la veron kaj neniel kredos al vi, forstrekinta vian tutan Esperantan pasintecon.

Vana estas ankaŭ via klopodo por via „Gvidanto” Adolf Hitler, kiu ankaŭ neniel kredos vian plejhumilsaman pensadon, ĉar estas ja li (aŭ Li, se plaĉas al vi), kiu sur paĝo 337 de sia libro kaj via biblio „w:Mein Kampf” skribis laŭvorte:

„Solange der Jude nicht der Herr der anderen Völker geworden ist, muß er wohl oder übel deren Sprachen sprechen, sobald diese jedoch seine Knechte wären, hätten sie alle eine Universalsprache (z.B. Esperanto) zu lernen, so dass auch durch dieses Mittel das Judentum sie leichter beherrschen könnte”.

Kaj vi, sinjoro malgranda „gvidanto”, subulo de la granda „Gvidanto”, disvastigas Esperanton por jungi la germanan popolon en la sklavecon de judoj?

Ĉu vi ne hontas, purrasa juda servanto?

J. Ŝapiro.